Harry James | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Harry Haag James |
Naskiĝo | 15-an de marto 1916 en Albany |
Morto | 5-an de julio 1983 (67-jaraĝa) en Lasvegaso, Nevado |
Mortokialo | Limfomo |
Tombo | Bunkers Eden Vale Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Beaumont High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Betty Grable (1943–1965) |
Okupo | |
Okupo | trumpetisto ĵazmuzikisto filmaktoro dirigento bandestro kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | https://www.harryjamesband.com/ |
Harry Haag JAMES (naskiĝis la 15-an de marto 1916 en Albany, Georgio; mortis la 5-an de julio 1983 je Lasvegaso en Nevado) estis usona ĵaza trumpetisto kaj bandestro de la svingepoko. Li validas kiel malkovrinto de Frank Sinatra.[1]
„Se oni havas bonan, klaran eksonon, tio rezultigas brilon en la ludo.“ Harry James komprenis brili: li estis filo de cirkobandestro kaj fariĝis tipa stelulotrumpetisto kun vitre klara brilsono, kiu estis perfekta ĝis en la plej altaj registroj. Li ne nur sukcesis renomiĝi soliste, sed ankaŭ kiel orkestro-direktisto.
Harry James komencis sian muzikistan karieron jam en la aĝo de naŭ jaroj, kiam li prezentis en la cirkobando de sia patro Everett James, kiu ankaŭ estis trumpetisto. Li lernis ĉe la gimnazio je Beaumont en Teksaso. Post mallonga gastludado en la bando de Herman Waldman James laboris precipe en Teksaso kun teritoriaj bandoj; ekde 1935 li muzikis kune kun Ben Pollack, je kio en 1936 ekestis unuaj sonregistraĵoj,[2] kaj fariĝis poste demandata muzikisto en la mondeto de la novjorkaj sonregistrejoj.
En 1937 li estis dungita de Benny Goodman kaj estis kun Ziggy Elman unu el la stelulaj solistoj en lia orkestro.[3] Krom sia laboro ĉe Goodman li kunverkis sonregistraĵojn de Teddy Wilson en 1937 kaj de Lionel Hampton en 1938. Per studiobando kunmetita el muzikistoj de Count Basie kaj Goodman februaron de 1938 li lanĉis sian unuan el entute 73 furoraĵojn (ĝis 1953) per versio de „One O’Clock Jump“ (rango 7 en la furoraĵo-ranglisto). Fine de 1938 li disiĝis de Benny Goodman[4] kaj fondis monaton poste sian propran bandegon, kiu unuafoje prezentis en Hotelo Franklin Hotel je Filadelfio.
Unua furora sukceso de la orkestro estis en 1939 „All or Nothing at All“. Lia orkestro ludis laŭstile je la limo inter ĵazo kaj dancmuziko, kiel ofte okazis en la svingepoko. La bando ofte estis anstataŭata per arĉinstrumentoj. En 1943 li geedziĝis kun Betty Grable, filmstelulo el la 1940-aj jaroj. En la bandego muzikis kelkaj grandaj gekantistoj kiel Louise Tobin (kun kiu li estis geedziĝinta antaŭ Grable), Frank Sinatra, kiu komencis sian karieron ĉe James en 1939,[5] Helen Forrest,[6] Dick Haymes kaj Kitty Kallen.[7] Krom tio kunmuzikis multaj granduloj kiel Ray Conniff, Ray Sims, Willie Smith, Buddy Rich, Corky Corcoran, Nick Fatool kaj Juan Tizol. Per virtuozaj pecoj kiel „Concerto for Trumpet“ 1939, „Carnival of Venice“, „Flight of the Bumble-Bee“ 1940 kaj „Trumpet Rhapsody“ en 1941 Harry James prezentis sian trumpetludan teknikon. Per sia vibradoriĉa, „dolĉa stilo“, jen lia biografo Digby Fairweather[8] James fariĝis frua popularmuzika idolo kaj gajninto de multaj enketoj. Per sia orkestro li ofte vojaĝis, prezentis en radiospektakloj kaj kunmuzikis en aro da kinofilmoj, ekzemple en 1942 en Springtime in the Rockies. En 1944 li komponis krom Duke Ellington „I’m Beginning to See the Light“, per kiu li en 1945 lanĉis unuarangan furoraĵon.[9] Krome James tiutempe muzikis kun la ensemblo Metronome All-Stars.
La malprospero de la granda svingobandoj koncernis ankaŭ la Orkestron Harry James; la bando ekzistis ankoraŭ ĝis decembro de 1946. Post tio James formis pli grandan ensemblon, The Music Makers, kun siaj steluloj Willie Smith, Juan Tizol kaj Buddy Rich. Jam en 1957 li denove formis bandegon, kun kiu li ankaŭ sukcesis en Eŭropo kaj verkis multajn albumojn por Capitol, ekzemple Harry James in Hi-Fi, pli malfrue ekde 1959 ĝis 1964 por Verve. Ĉi tiu bando validis tamen je multaj recenzistoj kiel malfreŝa kopiaĵo de la Orkestro Count Basie, je kio kontribuis, ke James okupigis muzikaranĝistojn de Count Basie kiel Ernie Wilkins kaj Neal Hefti kaj novversiigis diskojn de Basie, ekzemple M-Squad Theme. Laŭ opinio de Fairweather la Orkestro Harry James – male al la tiama bando de Basie – estis karakterizita per la „dolĉa“ stilo de James kaj ties diksilanda frontularo, per kiu ĝi pli sonis kiel la orkestro de Bob Crosby. Dum sia tempo ĉe diskeldonejo Verve ekestis tamen laŭ opinio de Richard Cook kelkaj el liaj plej bonaj sonregistraĵoj, al kiuj kontribuis muzikistoj kaj aranĝistoj kiel Thad Jones, Ralph Burns kaj denove Ernie Wilkins. Fine de la 1960-aj jaroj James prezentis per sia orkestro ĉefe en Lasvegaso.[10] En la 1970-aj jaroj James daŭrigis per siaj ensembloj siajn koncertvojaĝojn; komence de la 1980-aj jaroj li havis sanproblemojn kaj malsaniĝis je kancero.[11]
La sondiskan verkaron de James el la ŝelakdisko-epoko ekde 1937 ĝis 1942 bone dokumentas diskeldonejo Classics.