![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Maskla plenkreskulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Hartlaŭba otido (Lissotis hartlaubii) estas specio de birdoj de la familio Otididae. Ĝi estas mezgranda otido kun longaj kolo kaj kruroj. Ĝi troviĝas en malferma, alta herbejo, game el 1600 ĝis 2000 m en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando.
La ordinara nomo kaj la Latina duvorta nomo omaĝas la germanan kuraciston kaj ornitologon Gustav Hartlaub.[1] Dekomence oni klasigis ĝin en la genron Eupodotis en 1839,[2] kaj posta genetika studo montris, ke la genro Lissotis estas distinga, long-stara stirpo, aparta el Eupodotis, aperinta dum la laŭevolucia diversigo de otidoj je genra nivelo.[3]
Maturulo estas ĉirkaŭ 60 cm longa, dum registritaj pezoj gamas el 1500 ĝis 1600 g.[4] Ili estas nedistingeblaj dedistance, ĉar ili estas tre similaj al la samgenra L. melanogaster.
Masklo de Hartlaŭba otido havas grizecan koloraron kun pli distinga nigra strio en sia vizaĝo, same kiel nigra strio laŭonge de la kolo kiu konektas kun lia nigra ventro.[4] Ili havas malgrandan kapon sur longa kolo, kaj fortikan korpon kun grandaj kruroj.
La ino estas simila laŭ aspekto al la masklo, sed kun kremkoloraj kapo kaj malantaŭa kolo kun malhelbrunaj markoj, blankeca ventro kaj pli pala vosto.[5]
Dumfluge, la Hartlaŭba otido montras malpli da nigra koloro en la flugiloj kaj nigran pugon.[5]
La Hartlaŭba otido havas relative limigitajn teritoriojn ene de la Korno de Afriko. Ili estas kaj sidlokaj kaj nomadaj, povas troviĝi la tutan jaron en Etiopio, sudorienta Sudano kaj orienta Sud-Sudano, nordokcidenta kaj suda Somalio, nordorienta Ugando, nordokcidenta kaj suda Kenjo kaj norda Tanzanio.[4] [5]
Ĝenerale, ili preferas diferencajn formojn de "arbustaro", kio inkludas maldensajn arbarojn, dornarbarojn, altherbajn arbustarojn kaj altajn herbejojn en densa savano aŭ sur la bordoj de akvejoj.[4] Ili povas vivi en malferma, altaj herbejoj kun disaj arboj de genro Acacia je altaĵoj de ĝis 1600 m. En Kenjo, ili vivas en pli malaltaj kaj pli sekaj medioj kompare kun la L. melanogaster, sed en Etiopio, ili povas troviĝi je altaĵoj de ĝis 2 000 m en kampoj kun arboj Acacia kaj malaltherba savano.[5]
La Hartlaŭb-otido elmontras kontrastan strategion kompare kun aliaj specioj, supozeble atingis ekvilibron inter plibonigita kaŝado kaj la pliigita risko je embusko. Tamen, kiel pli malgranda otido, ĝi pli kapablas fari rapidan ekflugon en respondo al proksima minaco.[4] Ili montras ian nivelon de grandec-dimorfismo, ĉar la ino estas proporcie pli malgranda kaj pli malpeza ol la maskloj.[6]
Pruvoj indikas, ke la maskla otido de Hartlaub elmontras karakterizan memmontradan flugon, suprenirante krute ĝis alteco de 15-20 metroj antaŭ gliti malsupren kun siaj flugiloj tenitaj en malprofunda V kaj ĝiaj gamboj trenataj.[4]
La reproduktado okazas kutime en pluva sezono, sed tamen ĝi dependas de la geografio de la loko. En Etiopio, la otido de Hartlaub reproduktiĝas en aprilo kaj en la cetero de orienta Afriko ili reproduktiĝas ĉirkaŭ januaro ĝis junio. Tamen la flugomontrado de reproduktado estas registrita en novembro.[7]
Maskla Hartlaub-otido evoluigas longformajn filamentajn brustoplumojn kiuj estas ŝvelitaj dum memmontrado. La otido de Hartlaub elmontras kaj surteran poliginion kaj lekpoliginion.[6] Dum kopulacio, la masklo plurfoje bekofrapas la kapon de la ino. Nestoloka elekto kaj kovado estas la respondeco nur de la ino.[4]
La ovoj estas senbrile oliv-verdece brunaj, markitaj kun evidentaj brunaj makuletoj game de 4 ĝis 6 mm diametre, kun pli densa koncentriĝo de pigmento ĉe la pinta fino. La kovado daŭras inter 20 kaj 25 tagoj.[4][5] La idoj havas krem-sablokoloran lanugon, kun kaj helaj kaj malhelaj markoj.[5]
|