Havixbeck

Havixbeck
Blazono
Havixbeck (Germanio)
Havixbeck (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Coesfeld
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 25 07
Poŝtkodo 48329
Aŭtomobila kodo COE
Oficiala Municipokodo 05558020
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Gottschling
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Willi-Richter-Platz 1
Demografio
Loĝantaro 12141 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 59′ N, 7° 25′ O (mapo)51.9777777777787.4166666666667Koordinatoj: 51° 59′ N, 7° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 90 m
Areo 52,99 km²
Oficiala retejo https://www.havixbeck.de/
vdr

Havixbeck - [HA:viksbek], jen germane, platgermane Havkesbieck - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Coesfeld de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 141 loĝantojn sur areo de 53,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 230 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun (en horloĝa direkto, komencante en la nordo) Altenberge (distrikto Steinfurt), la sendependa urbo Münster samkiel kun Senden, Nottuln kaj Billerbeck (en la sama distrikto Coesfeld).

Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente

Pluraj historiaj konstruaĵoj situas en la komenumo, interalie la kavaliraj domoj Haus Havixbeck kaj Haus Stapel, kaj aldone la akvokastelo Hülshoff: ĝi situas inter Havixbeck kaj la malcentra urbokvartalo Roxel de Münster kaj estas parto de la komunumo Havixbeck ekde 1975. La kastelo estis posedata de la baronoj de familio Droste zu Hülshoff de 1417 ĝis 2012 kaj estas la naskiĝloko kaj gepatra hejmo de la poetino Annette von Droste-Hülshoff kaj aliaj elstaraj membroj de la familio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la kavalira domo Haus Havixbeck
la kavalira domo Haus Stapel
la akvokastelo Hülshoff