Haynecourt | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Cambrai-Ouest |
INSEE kodo | 59294 [+] |
Poŝtkodo | 59268 |
Kodo laŭ INSEE | 59294 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bernard Degand 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 276 (1 999) |
Loĝdenso | 46 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°12′44″N 3°09′43″O / 50.21222°N, 3.16194°O (mapo) Koordinatoj: 50°12′44″N 3°09′43″O / 50.21222°N, 3.16194°O (mapo) |
Alto | 58 m - 81 m |
Areo | 5,92 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 12′ 44″ Nordo 3° 09′ 43″ Oriento / 50.2122222222 °N, 3.16194444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Haynecourt [+] | |
Haynecourt estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 276 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Haynecourt estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Haynecourt etendiĝas sur 5,92 km².
Inter la 12-a kaj 17-a jarcentoj, la landsinjoroj de Haynecourt estis la membroj de la familio Haynecourt[1].
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard Degand, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Haynecourt apartenas al la kantono Cambrai-Ouest, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.