Hebreoj kaj Kristanoj de la unuaj kvin jarcentoj

Ĉi artikolo pri Hebreoj kaj Kristanoj de la unuaj jarcentoj celas resumi la historiajn esplorojn pri la rilatoj, kaj kontrastoj kun reciprokaj akuzoj, de la unuaj jarcentoj inter judoj kaj kristanoj.

a) Kiel oni scias kristanismo radikiĝis en judismo ĉar Jesuo kaj la apostoloj estis el la juda gento aŭ, almenaŭ, el la juda kredo, kaj en la unuaj komunumoj kristanaj membriĝis precipe judoj kaj de la patrina lando kaj de la diasporo. Tiuj judaj kristanoj provis konstante allogon al la kredo kaj kunvivado kun la judoj ne-kristanaj malgraŭ la ĉiam pli kreskantaj kontrastoj kaj akuzoj pri forlaso de la mosea kaj profeta kredo. Ĉar la diferenco inter la du grupoj estis Jesuo mem, la prezento de la kristana kredo emis akcenti la malsamaĵojn ĉerpante abunde el la dialektiko inter Jesuo kaj fariseoj kaj ĉefaj sacerdotoj.

Paŭlo por sin defendi el insidoj de la judiĝemuloj (kristanaj judoj por kiuj la kredo je Jesuo devigis al la observado de la religiaj leĝoj kaj moroj de la juda tradicio), siavice substrekis la kakterojn de kristanismo, energie rifuzante multon de la tradicio hebrea kaj, foje, li devis uzi esprimojn malagrablajn kiel: "Judoj, kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro. (I Ts 2,15-16). [1]

Tiu peza juĝo naskiĝis certe el la neceso defendi la kredon de siaj komunumoj kaj ankaŭ el la konstato, ke la akuzoj kaj neveraĵoj disvastigitaj, de sinagogaj adeptoj, ĉe paganoj, malhelpis, ke tiuj ĉi alproksimiĝu al la aŭskultado de la parolo de la unuaj misiistoj. Tion oni vidu ankaŭ en Agoj 13,50: “ Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj”. Tiu ludo inter akuzoj kaj defendoj daŭris laŭ pluraj jarcentoj ankaŭ ĉe la politikaj aŭtoritatuloj.

Kiom tiaj misimformoj determinis la estontan religian politikon de la romiaj leĝoj? Esplorante la literaturon de la du kontraŭaj adeptaroj eblas mezuri la amplekson kaj la argumetadon de la dialektika kontraŭa apologetiko.

b) Se judaj kristanoj, kun kristanoj el gentoj, emis distingi sian kredon el tiu pure konfesata de judoj, ankaŭ tiuj ĉi emis tion fari. Ĉe la fino, fakte, de la unua jarcento hebreaj rabenoj koncilie kunvenis en Jamnia kie sankciiĝis la definitiva juĝo pri Jesuo kaj apostoloj kaj kristanoj kiu tuj poste ekdefinitiviĝos en la Talmudoj, kaj judaj kristanoj estis porĉiam forigitaj el la Sinagogo: temis, certe, laŭ kristanaj verkistoj, pri vera ekskomuniko kun efikoj eĉ ĉe la politikaj aŭtoritatoj.

c) Rilate tiun juĝon de kondamno kaj ostracismo por la judoj kristaniĝintaj, oni vidas spurojn en romiaj leĝoj. Imperiestro Konstanteno, ekzemple, en 315 promulgis iujn leĝojn, inter kiuj unu estis adresita al la judaj ĉefoj, en kiu estas malpermesite molesti tiujn kiuj el judismo transiras al nova religio. En 319, la sama imperiestro, la 8-an de oktobro, promulgis alian leĝon por protekti la konvertiĝintojn el judismo mortkondamnante tiujn judojn kiuj ŝtonigos “kiun ajn foriginton el la hommortiga sekto kaj levinton la okulojn al la kulto de Dio” (do, judo fariĝinta kristana).

Tio memorigas la unuan martiron Sanktan Stefanon, mortigitan tri jarcentojn antaŭe iniciate de “helenistaj” judoj en Jerusalemo (Agoj 6,16ss). Plie la 21-an de oktobro de 335, Konstanteno dekretis punojn por judoj senheredigantaj familianojn konvertiĝintajn al kristanismo; dekretis ankaŭ mortpunon por judoj grave persekutantaj alian judon transiĝintan al kristanismo.

Ankaŭ imperiestro Valentiniano la 3-a kune kun la bizancaj Teodozio la 2-a, la 8-an de aprilo 426, emanis leĝon per kiu pligravigis la punojn al la judaj kaj samarianaj familioj senheredigantaj siajn membrojn transiĝintajn al kristanismo.

d) Se per le elekto de la imperiestro Teodozio la 1-a dekreti kristanismon ŝtata religio, fakte la judoj estis iusence taksataj civitanoj duarangaj, bedaŭrinde alia leĝo de Teodozio la 2-a (438) pligravigis la pozicion de la judoj: al ili estis malpermesite aliri publikajn oficojn, malpermesite ĉiun ajn prozelitismon, konstrui novajn sinagogojn aŭ plibeligi la jam ekzistantajn. Rilate tiun jam Sankta Ambrozio oponis la rekonstruon de sinagogo dirita Kalimaka, detruita de kristanoj. Poste romibizanca imperiestro Justiniano la 1-a pligravigis tiujn dispoziciojn ĉar ekkorodis la religiajn rajtojn: malpermeso uzi la Talmudon kaj praktiki la rabenan ekzegezon (fondita sur Targum, Midraŝ kaj Miŝna).

Kaŭzoj kaj efikoj kreos miskomprenojn

[redakti | redakti fonton]

1)Tiutempe formiĝis, inter kristanoj, la preĝoj por ke Dio konvertigu la judojn kaj eniris tiujn preĝojn ankaŭ tiu misfama “Oremus et pro perfidis Judaeis” (ni preĝu por la (ĉu perfidantaj aŭ ĉu nekredantaj?) judoj. Kaj samtempe en paskajn judajn preĝarojn eniris la malbenoj kontraŭ kristanoj, troveblaj en antikvaj liturgiaj judaj libroj, invitantaj ke Dio malaperigu el tersurfaco kristanojn. En la kristana liturgio tiuj esprimoj estis korektitaj laŭ la sugestoj de la Nova Aetate, gravega dokumento de la Dua Vatikana Koncilio. Eble ankaŭ judoj tion faris.

Malplaĉis, kaj kaŭzìs multajn el la miskonsideroj pri judoj ĉe kristanoj, la juĝoj pri Jesuo kaj Maria kaj apostoloj en la Talmudoj, libroj samvaloraj, se ne pli, kiel Biblio ĉe judoj. En tiuj libroj, plurdekoj da fojoj estas skribite ke, Jesuo estis mensoganto kaj perfidanto, ke dum lia proceso neniu lin defendis malgraŭ publika invito, ke lia patrino estis ĉiesulino, ke kontraŭ kristano ĉio licas, eĉ murdo, ke animo de kristano estas malpura kaj malbenita, kristanoj estas filoj de la diablo, ili similas al bestoj, la kristanoj estas pli aĉaj ol turkoj, kaj laŭ la posta Maimonido la kristanoj estas idolanoj (Perusch (78c), ktp [2] Arkivigite je 2010-05-26 per la retarkivo Wayback Machine.

2) Kreiĝis ankaŭ stereotipoj inter kristanaj popoloj, kiel: judoj estas Dimortigintoj (kvazaŭ laŭ la kristana kredo la ofero de Kristo dependus de la kruelo de tiamaj judoj); judoj estas malbenitaj ĉe Dio (kvazaŭ vere Dio malamus); judoj mortigantaj de kristanaj infanoj por celebri la hebreajn sangajn paskojn ĉe kelkaj neortodoksaj judoj.[3]

Sinteze: “La preĝoj de judoj, diras Sankta Hieronimo, estas iaoj de azeno”.

Ĉu kontraŭjudismo originis kontraŭkristanismon aŭ ĉu kontraŭkristanismo originis kontraŭjudismo? Al la historisitoj la senutilan sentencon!

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Nicola Bŭ, L’anticristianesimo all’origine dell’antigiudaismo, Il Timone n. 92, 2010.
  • “Nostra Aetate", Konstitucio de la Koncilio vatikana la 2-a
  • Pasqua di sangue, Ariel Toaff, Il Mulino, 2008

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]