Heinrich Backofen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1768 en Durlach |
Morto | 10-an de julio 1830 (62-jaraĝa) en Darmstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | komponisto klarnetisto pentristo |
Johann Georg Heinrich BACKOFEN (naskiĝinta la 6-an de julio 1768 en Karlsruhe-Durlach, mortinta la 10-an de julio 1830 en Darmstadt) estis germana klarnetisto, flutistoj, harpisto kaj komponisto.
Backofen originas el familio de kartfaristoj kaj muzikistoj. Estis lia patro Johann Matthäus Backofen ano de la kapelo margrafa (Badeno) kaj kartfabrikanto, estis lia patrino Regina kantistino.[1] Heinrich lernis komponadon ĉe Georg Wilhelm Gruber kaj instrumentludadon ĉe H.Birckmann; ĉi-lasta estis ankaŭ la instruisto de la pli junaj fratoj de Heinrich. Ekde 1789 li vivis en Nurenbergo studante muzikon, desegnadon, pentradon kaj lingvojn. Backofen laboris kiel portretisto kaj verkisto ellernante plurajn fremdajn lingvojn. Li vojaĝis al Würzburg por pliperfektigo de la muzikkonoj helpe de Philipp Meißner.
Ekde 1789 Backofen entreprenis pli longajn koncertvojaĝojn klarnetistajn al Franclando, Italujo kaj Hispanujoj; por tio bonvenis ankaŭ liaj konoj fremdlingvaj. En la 1794-a jaro li ekdeĵoris Nurenberge kiel flutisto por reiĝi vojaĝanta virtuozo. Fine li ekloĝis en Gotao deĵorante kiel duka ĉambromuzikisto sub la gvidado de Louis Spohr: tiam li iĝis harpludada instruisto por la elstara muzikistino Dorette Scheidler. Venis li en 1811 al Darmstadt kaj membriĝis al la tiea kortega kapelo. Samtempe li estis stariginta kartproduktejon kie fabrikitis ludkartoj kaj vizitkartoj.[2] Pli liaj diversaj profesioj ekzistas malkongruaj notoj en adresaroj.[3]
Heinrich Backofen estis edzo de la nurenberganino Barbara Johanna Büchner (1777-1818). Lia plej juna filo estis Franz Backofen kiu karieris kiel muzikisto kaj pentristo[4] kaj interesiĝis poste ankaŭ pri la novega arto de fotado. Lia pli juna frato Ernst Backofen estis fagotisto kaj disĉiplo de Andreas Gottlob Schwarz, alia frato nome Gottfried Backofen klarnetisto kaj violonisto. Ambaŭ vivis kaj agadis Nurenberge.