Heinrich von Bünau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de junio 1697 en Weißenfels | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1762 (64-jaraĝa) en Oßmannstedt | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto bibliophile (en) vd | ||||
Laborkampo | Ŝtata administrado vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heinrich von BÜNAU (naskiĝinta la 2-an de junio 1697 en Weißenfels, mortinta la 7-an de aprilo 1762 en Oßmannstedt) estis germana juristo, politikisto kaj historiisto. Lia patro Heinrich estis registarprezidanto en Ansbach kaj elekto-saksia kanceliero. Li trifoje nuptis (1721 Augusta Helene von Döring - kun ŝi li havis du filojn; 1729 Erdmuthe Friederike von Hoym; 1739 Christiane Elisabeth von Arnim; praido de li edzinigis la verkistinon Henriette von Meerheimb).
Post studoj de jursciencoj en Lepsiko li eklaboris por Elekto-Saksio kaj iĝis en 1721 prezidanto de la konsistorio en Dresdeno kaj en 1734 administranto de la Grafujo Mansfeld en Eisleben. En 1740 Bünau estis legato en Majenco. De imperiestro Karolo la 7-a li faritis la unua protestanto ĉe la posteno de regna kortegkonsilisto. Li ankaŭ gvidis en la supraj kaj malsupraj saksiaj distriktoj la interparoladojn koncerne la Frankfurtan Unuiĝon de 1744 post kio li ricevis la promociiĝo je regna grafeco. Fine li estis reprezentanto en Saksio-Eisenach, edukisto kaj kanceliero de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a. Li anis ĉe Sekreta konsilio (Vajmaro).
La publika servado kaj la kortega vivo tute ne kontentigis lin kaj kontraŭ la moroj kritikendaj de multaj samranguloj li argumentis kaj reklamis ke havaĵoj, talentoj kaj privilegioj nobelaj devigus onin investi en komunutilaj kaj klerigaj aferoj. Sekve li pli kaj pli orientiĝis pri sciencaj studoj kaj kontribuis multon bonan per efikaj recenzoj, korespondado kaj eseo historiaj, politikaj kaj matematikaj. Lia biblioteko kun pli ol 40.000 volumoj alireblas al ĉiuj kaj prizorgitis i.a. de Johann Joachim Winckelmann. Krom Johann Jacob Mascov li iĝis fondanto de moderna germana historiografio; en siaj historiaj verkoj li emancipiĝis de la nura jurista manio je cela kaj utila vidoj.
Fundamentoj de liaj laboraĵoj estis uzo de filologie pruvitaj fontoj, memstara prilaborado de aliaj ideoj kaj larĝeco de historia sento. Tiel li ankaŭ ege gravis por antaŭenpuŝi germanan nacian identecemon.
Helbig, Herbert: "Bünau, Heinrich Graf von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 739-740, (tie ĉi interrete)