Heinz Reinefarth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1903 en Gniezno |
Morto | 7-an de majo 1979 (75-jaraĝa) en Westerland |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | juĝisto advokato militisto notario politikisto juristo oficiro |
Heinrich Friedrich REINEFARTH, konata kiel Heinz Reinefarth (naskiĝis la 26-an de decembro 1903 en Gniezno, mortis la 7-an de majo 1979 en Westerland) – germana-nazia militisto, de 1932 membro de NSDAP, SS-Gruppenführer kaj Generalleutnant der Waffen-SS. Germana krimulo respondeca pri pluraj militkrimoj, faritaj de germana armeo dum subpremo de la Ribelo de Varsovio.
Post la dua mondmilito okcidentgermana politikisto. En la jaroj 1951–1967 urbestro de Westerland, en la periodo 1958–1967 parlamentano de federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Neniam respondecis pri faritaj krimoj.