Helmuth Lohner | |
---|---|
Lohner en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1933 en Vieno |
Morto | 23-an de junio 2015 (82-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Grinzing Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Susanne Cramer (en) (1957–1958) Elisabeth Gürtler (en) Karin Baal (en) Ricarda Reinisch (en) |
Infano | Therese Lohner (en) ( Karin Baal (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro televida reĝisoro teatra aktoro filmaktoro filmreĝisoro |
Helmuth LOHNER (naskiĝinta en la 24-a de aprilo 1933 en Vieno, mortinta samloke la 23-an de junio 2015[1]) estis aŭstra aktoro, reĝisoro kaj intendanto.
Unuafoje li aktoris publike je la komenco de la 1950-aj jaroj ĉe la teatro en Baden bei Wien. Poste li ludis ĉe Theater in der Josefstadt de 1954-61.
En 1955 li ludis je la unua fojo en filmo (Hotel Adlon de Josef von Baky). Dum la 1950-aj/60-aj jaroj sekvis pluraj distraj filmoj. La ŝanĝiĝema kaj sensiva aktoro famiĝis pro la interpretado de verkoj de Horváth, Schnitzler kaj Nestroy.
Ekde de la 1970-aj jaroj Lohner koncentriĝis je la teatro kaj malantaŭenmetis la filmojn. Ekde 1997 (ĝis 2006) li estis teatrejestro de la Josefstadt-teatro (transpreninte la taskon de Otto Schenk).