Helruĝa eŭkalipto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eucalyptus miniata Cunn. ex Schauer | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La helruĝa eŭkalipto (Eucalyptus miniata) estas eŭkalipto kiu estas hejma en la aŭstralia Supra Pinto, trovita ekde Kabjorka Duoninsulo en norda Kvinslando , en tuta Norda Teritorio samkiel en Kimberlio norde de Okcidenta Aŭstralio.
Tiu aŭstralazia mezgranda arbo povas atingi altecon de 15–25 metroj. La arboŝelo estas mola kaj sulkigita, kolore griza al ruĝa. La verdaj-brunaj junaj folioj longas 3–6 cm kaj larĝas 2 – 3 cm kaj estas elipsformaj, dum plenkreskaj folioj longas 7,5–15 cm kaj larĝas 2,5–5 cm kaj lancetformaj aŭ falĉilet-formaj kaj kolore hele verdaj. La florado okazas de majo al septembro. La oranĝkolaraj aŭ helruĝaj floroj diametras ĝis 3,5 cm.
La specionomo (latine : miniatus, ruĝe farbita) referencas al helruĝa koloro de la floroj kaj al ruĝeca arboŝelo.
La ligno estas interalie uzita por fari la diĝeriduojn.