Hendrick van Uylenburgh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1587 en Krakovo |
Morto | 22-an de marto 1661 (74-jaraĝa) en Amsterdamo |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Patro | Gerrit Rommertsz. Uylenburgh (en) |
Frat(in)o | Rombout Uylenburgh (en) |
Infano | Gerrit van Uylenburgh (en) |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto artovendisto |
Hendrick Gerritszoon van UYLENBURGH (ĉirkaŭ 1587 – 1661) estis influa artkomercisto de la Ora jarcento de Nederlando kiu ege helpis en la lanĉo de la karieroj de Rembrandt, Govert Flinck, Ferdinand Bol kaj aliaj pentristoj.
Li translokiĝis kun sia familio al Krakovo (Pollando) kaj tie trejniĝis kiel pentristo kaj ankaŭ laboris kiel artaĉetisto por la pola reĝo. Ĉirkaŭ 1612 li translokiĝis al Dancigo (nuna Gdańsk) kaj en 1625 revenis en Nederlandon por setliĝi en Amsterdamo.
Van Uylenburgh zorgis pri la negocoj de Cornelis van der Voort kaj iĝis artkomercisto, dungante pentristojn por sia propra ateliero. En 1631 Rembrandt translokiĝis ĉe Uylenburgh (apud la posta hejmo de Rembrandt, nune Rembrandta Dommuzeo) por labori en la ateliero de van Uylenburgh. Rembrandt iĝis ĉefa pentristo de la ateliero kaj en 1634 edziĝis al kuzino de van Uylenburgh nome Saskia van Uylenburgh.[1]