Henri Kowalski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Henri Kowalski | ||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1841 en former 11th arrondissement of Paris | |
Morto | 6-an de julio 1916 (75-jaraĝa) en Bordeaux | |
Tombo | Tombejo de Montmartre vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Q78659603 vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Maria Louise Eloy (en) vd | |
Parencoj | Joseph Kowalski (en) (duaranga kuzo aŭ kuzino) vd | |
Profesio | ||
Okupo | komponisto pianisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henri Kowalski, Parizo, 1a de aprilo 1841 - Bordozo, 6a de julio 1916, estis franca pianisto kaj komponisto.[1] [2]
Henri Kowalski estis filo de pola oficiro ekzilita en Dinano, Bretonio, post la malvenko de la pola Novembra ribelo de 1830 kaj de Zenaïde de Wogan. Lia patrino descendis patre de linio irlanda instalita en Dinano ekde la 17-a jarcento kaj patrine de la familio Querhoënt, senjoroj de Herlan kaj de Boisruault. Lia onklo estis la aventuristo Émile de Wogan. Li estis edukita en la sekvvo al Chopin kaj Liszt.
En 1860 post la konservatorio, li iĝis internacia koncertisto: li traveturis Eŭropon, Usonon, Kanadon, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon. Pri sia unua vojaĝo (1869-1870) en Ameriko, li verkis libron de memoroj sed kun kritikaj notoj, nome À travers l’Amérique, impressions d’un musicien, kiu enhavas indikojn pri la kultura vivo, la pejzaĝoj kaj la lokaj kutimoj. En Aŭstralio (ĉefe en Sidnejo), li ludis gravan rolon en la disvolvigo de la muzika vivo, la instruado de pianludado kaj la disvastigo de la franca muziko.