Henri Mouhot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1826 en Montbéliard |
Morto | 10-an de novembro 1861 (35-jaraĝa) en Luampabano |
Mortokialo | Malario |
Tombo | Luampabano 19° 53′ 07″ Nordo 102° 11′ 35″ Oriento / 19.8852 °N, 102.193 °O (mapo) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esploristo botanikisto natursciencisto entomologo |
Verkoj | Angkor |
Henri MOUHOT (15a de majo, 1826 — 10a de novembro, 1861) estis franca naturalisto kaj eksploristo de la mezo de la 19a jarcento. Li naskiĝis en Montbéliard, Doubs, Francio - proksime al la limo kun Svisio, sed pasigis sian infanaĝon en Rusio kaj eble, en partoj de Azio. Li mortis proksime de Naphan, Laoso. Li estas rememorata ĉefe en konekto kun Angkor. La tombo de Mouhot estas situa ĝuste ekster Ban Phanom, oriente de Luang Prabang.
La templo Angkor Ŭat nur ekestis populara en la Okcidento dum la 19-a jarcento danke al vojaĝnotoj de la esploristo Henri Mouhot. Muhot kredis, ke la templo estis konstruita dum la antikva epoko. La vera historio de Angkor Ŭat estis poste pli bone komprenita danke al la studo de stilaj datumoj kolektitaj dum la riparaj laboroj.
La veturaj taglibroj de Mouhot estis la materialo de Voyage dans les royaumes de Siam, de Cambodge, de Laos et autres parties centrales de l'Indochine (publikigita en 1863, 1864).