Henriko Suso (aŭ Susono), kromnomita ankaŭ Amandus, nomo per kiu li subskribis siajn verkojn, kaj germane Heinrich Seuse (Überlingen, 21-a de marto 1300 ĉirkaŭ – Ulma, 25-a de januaro 1366), estis germana dominikana intelektulo, kaj mistikulo, beatoproklamita en 1831 de papo Gregorio la 16-a, kaj estas liturgie festita la 2-an de marto.
Li eniris junaĝe la dominikanan ordenon de Konstanco. Lian vivhistorion priskribis lia laŭspirita filino Elsbet Stagel kiu el li fakte rezultigis eminentan figuron de la spiriteco de la fino de mezepoko.
La Mistiko de Suso laŭiras tiun de Majstro Eckhart, kiel oni povas vidi el lia verketo “Malgranda libro de la Vero”.
Liaj rezonadoj estas impregnitaj je filozofia spekulativeco kaj akceptado de la pruvoj de la vivo. Al li plaĉis sin difini «Servisto de eterna Saĝo». Li, per sia rezonata spiriteco, multe kooperaris en la reformado de konventoj kaj beginejoj-monaĥejoj: tiu de Toss, ekzemple, en kiu vivis lia estonta biografiistino, Elizabeta Stagel.
Li estas citita, kiel antaŭapoganto de la enciklikaj tezoj, en la encikliko Haurietis Aquas (Vi povas abunde trinki) de Pio la 12-a.
Iuj romantikistoj utiligis liajn verkojn kaj pensadon kiel stimulon al ilia literatura konceptado, spite de la tuta mezepokeco de la spiriteco de Suso.