Henrique Dias

Henrique Dias
(1597-1662)
Ikonografia bildo de la brazila militisto, Henrique Dias, heroo en la forpelo de la nederlandanoj en Brazilo, kie li perdis unu brakon.
Ikonografia bildo de la brazila militisto, Henrique Dias, heroo en la forpelo de la nederlandanoj en Brazilo, kie li perdis unu brakon.
Persona informo
Naskiĝo 1597
en Kapitanlando de Pernambuko, brazilo
Morto 8-an de junio 1662
en Recife, Kapitanlando de Pernambuko, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henrique DIAS estis portugaldevena brazila heroo en la Batalo de la Gvararapoj, dum la invado de la nederlandanoj en la nordorienta regiono de Brazilo. Pro liaj meritoj li estis alnomita guberniestro de la krioloj, nigruloj kaj mulatoj de Brazilo.

Milita kariero

[redakti | redakti fonton]

Dias gvidis armean regimenton kunmetitan de sklavigitoj kaj liberigitaj sklavoj kaj estis konata kiel "Guberniestro de la Nigruloj" en 1636. Dias defendis la portugalajn setlejojn el la nederlandaj trupoj kaj ludis gravajn rolojn en la Unua kaj Dua Bataloj de Gvararapoj, en la defendo de Salvador, Bahia, kaj por restaŭrigi portugalan kontrolon de Pernambuko. La titolo de Dias estis vastigita al "Guberniestro de ĉiuj Kreoloj, Nigruloj, kaj Mulatoj" de Brazilo, en 1639.

Nederlanda sieĝo de la brazilaj urboj Olinda kaj Recife fare de la nederlandanoj.

Estas diskutebla ĉu Dias ricevis nobelan statuson ene de Brazilo, kelkaj kredas ke al Dias estis koncedita la titolon kiel Kavaliro el la Ordeno de Kristo, dum aliaj diskutas ke Dias neniam ricevis tiun titolon kaj petis ke kavaliraro estu koncedita al la viroj kiuj edziĝis kun siaj filinoj. Dias vojaĝis al Portugalio kaj petis la kronon por reciproki siajn petojn. Dias petis ke la sklavigitaj nigruloj kiuj servis kun li estu liberigitaj kaj devus havi "ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de blankaj militaj unuoj". Dias ankaŭ petis esti kompensita pro siaj klopodoj kaj permesita servi tiel longe kiel li deziris.

Dias partoprenis multajn batalojn, karakterizante sin pro la braveco en la bataloj en Igarassu (1632), kie li estis vundita dufoje. Li ankaŭ partoprenis la rekonkeron de pt:Goiana kaj, precipe, en Porto Calvo, en 1637, kiam lia maldekstra mano estis frakasita per pafo de arkebuzo. Sen prirezignado de la batalo, li decidis venki en tiu okazo. Lia ago de braveco gajnis al li rekonon: En lia omaĝo, ĝis la Sendependiĝo de Brazilo, brazilaj batalionoj konsistigitaj de nigraj soldatoj estis nomitaj Bataliono de "Henrique Dias" aŭ "de la Henriques-oj".

Ekzistas neniu interkonsento inter historiistoj ĉu li estis naskita libera aŭ kaptita.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La nuna artikolo estis tradukita el la Portugala Vikipedia samnoma dokumento.