Herb Ellis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1921 en Farmersville |
Morto | 28-an de marto 2010 (88-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | University of North Texas College of Music (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo ĵazmuzikisto ĵaz-gitaristo |
Mitchell Herbert Ellis (* 4-an de aŭgusto 1921 en Farmersville, Teksaso; † 28-an de marto 2010 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵaz-gitaristo.
Ellis ludis jam infanaĝe harmonikon kaj banĝon[1] kaj aĉetis kiel junulo – inspirite de samaĝa George Barnes – elektran gitaron; frua modelulo estis Charlie Christian. Poste li raportis:
Li studis ekde 1941 ĝis 1943 ĉe North Texas State University, samtempe kun Jimmy Giuffre, Gene Roland kaj Harry Babasin[1]. En 1943 li membriĝis en la Casa Loma Orchestra de Glen Gray kaj aniĝis poste en la bandego de Jimmy Dorsey. En 1947 li fondis kune kun Lou Carter kaj Johnny Frigo la triopon The Soft Winds, kiu ekzistis ĝis 1953; plej fama peco de la formaĵo estis „Detour Ahead“. Poste li apartenis ĝis 1958 al la triopo de Oscar Peterson, kie li anstataŭis Barnejon Kessel[1]. Ellis laboris sekvatempe dum kvar jaroj kun Ella Fitzgerald kaj prezentis kun ŝi kadre de la koncertaro Jazz at the Philharmonic. Jam en 1957/58 ekestis „la klasika Herb-Ellis-albumo Nothin’ But the Blues“[3] ĉe Verve kun famaj muzikistoj kiel Roy Eldridge, Coleman Hawkins, Stan Getz, Dizzy Gillespie kaj Ray Brown.
En la 1960-aj jaroj li ĉefe laboris kiel studiomuzikisto en Los-Anĝeleso kaj prezentis en la televidspektakloj de Steve Allen, Regis Philbin, Joey Bishop kaj Merv Griffin. En la 1970-aj jaroj li estis membro de la Great Guitars (kun Barney Kessel kaj Charlie Byrd) kaj laboris kun Joe Pass. Krome ekestis serio da albumoj sub propra nomo por Concord Jazz. En la 1990-aj jaroj li denove koncertis kun Oscar Peterson. Unu el siajn lastajn koncertojn li prezentis en 1995 i.a. kun Chuck Israels. Li mortis pro la sekvoj de la Alzheimer-malsano.
Dumpase de lia kariero li laboris kun famuloj kiel Oscar Peterson, Dizzy Gillespie, Coleman Hawkins, Roy Eldridge, Della Reese, Steve Allen, Red Skelton kaj Danny Kaye.
En sia nekrologo Oliver Hochkeppel omaĝas la gitariston: „(…) en lia ludo fokusiĝis, kion la gitaro povis prezenti: la altvirtuozaj melodipasaĵoj, kiuj faras ĝin egalrajta melodia instrumento, la transformpovo je la etoso, ekde la melankolio de la buso ĝis la fajro de la malmolbopo, sed ankaŭ la forto esti la ritma fundamento, la svingo de bando.“ [2]