Herbert Girton Deignan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1906 en East Orange | ||||
Morto | 15-an de marto 1968 (61-jaraĝa) en Svislando | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Princeton vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Stella Marie Aglaé Leche Deignan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo zoologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Herbert Girton DEIGNAN (5a de Decembro, 1906 – 15a de Marto, 1968) estis usona ornitologo kiu laboris etende pri la birdoj de Tajlando.
Li gradiĝis en Princeton en 1928. Li interesiĝis pri birdoj frue kaj estis en kontakto kun Charles H Rogers, zorganto de la koelktoj de Princeton. Li interesiĝis en Tajlando (Siamo) kaj gradiĝinte li ekposteniĝis en la lernejo Ĉiangmai en norda Siamo kiel instruisto de angla. Li restis tie el 1928 ĝis 1932, kolektante birdojn en la regiono, kiujn ili sendis reen al Charles Rogers en Princeton.
Deignan revenis en Usonon en 1932. Li ricevis provizoran postenon en la Nacia Muzeo danke al Alexander Wetmore. Poste li ekposteniĝis ĉe la Kongresa Biblioteko el 1934 ĝis 1935, kaj lia kono pri aziaj lingvoj helpis ili katalogi librojn en Sanskrito kaj siama. Li revenis al Ĉiangmai kaj restis tie el 1935 ĝis 1937 amasigante grandan kolekton de birdoj por la Usona Nacia Muzeo (USNM).