Heritiero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Heritiera littoralis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Argyrodendron F.Muell. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Heritiero ( Heritiera ) estas genro de angiospermoj en la familio de la malvacoj. La genro estas disvastigita en la tropikaj regionoj de Azio, Afriko kaj Aŭstralazio. Pri kelkaj specioj oni uzas la lignon.
Heritieraj specioj estas arboj aŭ arbedoj. Pli maljunaj arboj plejofte havas apogilradikojn. La supergrundaj plantopartoj plejofte estas kovritaj de stelformaj haroj ( triĥomoj ). La alterne aranĝitaj folioj plejofte havas petiolon kaj estas simplaj aŭ kunmetitaj. Ĉe la bazo de la petiolo plejofte troviĝas fru-defalantaj stipuloj.
En unuaksaj cumoj aŭ panikloj, multaj floroj kunstaras. La plejofte unuseksaj floroj estas radiuse simetriaj kaj la diferencaj florpartoj kvinopaj. La kvar al ses petaloj estas sonorilo- aŭ kruĉoforme kunfandiĝitaj. Ne ĉeestas sepaloj. Ĉe la masklaj infloreskoj la androginoforoj estas mallongaj. Unu- aŭ duronde staras 4 al 15 stamenoj. En la femalaj floraroj troviĝas tri al kvin interligitaj karpeloj kaj staminodioj. Ĉiu karpelo posedas nur unu ovolon. La tre mallonga stiluso finiĝas en tre malgrandan stigmon.
La ligneca aŭ ledeca frukto estas eĝa kaj ne malfermiĝas je matureco. La semoj ne havas endospermon.
La genro heritiero estis priskribita en 1789 helpe de la tipo Heritiera littoralis Aiton far William Aiton en Hortus Kewensis; aŭ, katalogo ..., 3, p. 546-547. La genronomo Heritiera honoras la francan botanikiston Charles Louis L'Héritier de Brutelle (1746–1800). Sinonimoj por Heritiera Aiton estas: Argyrodendron F.Muell., Tarrietia Blume, Sutherlandia J.F.Gmelin 1792 not R.Br. 1812.
Estas proksimume 35 da heritiero-specioj. Ĉi sube specio-elekto :