Hermann Samuel Reimarus (1694–1768) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"La ĉefaj veroj de natura religio", verko eldonita en 1758.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-a de decembro 1694 en Hamburgo, Germana regno | ||||
Morto | 1-a de marto 1768 en Hamburgo, Germana regno | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro Universitato de Salamanko | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Elise Reimarus (en) , Johann Albrecht Heinrich Reimarus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo teologo verkisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Filologio, filozofio kaj historio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hermann Samuel Reimarus estis germana hebreisto, teologo, filozofo kaj bibliografo. Reprezentanto de la Diismo kaj pioniro pri la biblia kritiko.
Li estas bofilo kaj kunlaboranto de Johann Albert Fabricius. Majstrante la hebrean kaj aliajn orientajn lingvojn, li estas konata pro sia profunda diismo, konforme al la postuloj de pura racieco. Li malakceptas miraklojn kaj misterojn escepte de la Kreado, kaj defendas kiel naturan veron la ekziston de bona kaj saĝa Dio, kaj la senmortecon de la animo.
Lia verko, titolita "Von Dem Zwecke Jesu und Seiner Jünger" (La celo de Jesuo kaj liaj disĉiploj), publikigita de Gotthold Ephraim Lessing en 1778, ekigis diskutadon, ĉar ĝi proponis bildon de Jesuo diferenca de tiu Kristo priskribita en la evangelioj. Li asertis, ke Jesuo estas juda revoluciulo.