Hermano kaj Doroteo (germane Hermann und Dorothea) estas eposo idilia de la germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi unuafoje estas eldonita en 1798 kaj estas konsiderata unu el la gravaj verkoj el la mondliteraturo.
En 1911 aperis traduko esperantlingva fare de Benno Küster ĉe Centra Eldonejo (Central-Verlag) en Magdeburgo.[1] Dua eldonaĵo estas publikigita en 1922 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel unua volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.
|
![Citaĵo](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/P_writing.svg/40px-P_writing.svg.png) | „ Poezia romano de Goethe, unu el la plej artaj kreaĵoj de l' granda germana verkisto. La traduko valoras tiun de grekaj aŭ latinaj eposoj jam faritaj kaj donas fidelan rebrilon de l' originalo. ” | — 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 333 |
|
|
![Citaĵo](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/P_writing.svg/40px-P_writing.svg.png) | „ La tradukinto de tiu ĉi idilio de Goethe prenis sur sin taskon ambician. La prezento de ia klasika poemo en alia lingvo ĉiam estas herkulesa entrepreno. Certe multe de la versoj en tiu ĉi traduko estas belsonaj, tamen ni ne povas diri, ke ĝi plene plaĉas al ni. Ni rimarkis, ke la vorto “nun” ĉiam saltetas en la versojn ne nur nenecese sed preskaŭ senmotive, kvazaŭ ĝi volas trudi sin sur la atenton de la leganto. Sur p. 61 troviĝas “elĉerpi” (angle: exhaust), kie kutime oni diras “ĉerpi” (to draw water, etc.) La traduko certe meritas la atenton de diletantoj ĉe la poezio. ” | — P.J.C.La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911) |
|