Hiadeľ, hungare Hédel, germane Heidel estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Hiadeľ | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 976 61 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 511 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°48′33″N 19°19′00″O / 48.80917°N, 19.316667°O (mapo) Koordinatoj: 48°48′33″N 19°19′00″O / 48.80917°N, 19.316667°O (mapo) | ||
Alto | 487 m s.m. | ||
Areo | 17 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hiadeľ [+] | |||
Hiadeľ situas en strikta valo de rojo, fine de sakovojo. Banská Bystrica troviĝas je 20 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1424 en formo "Hedel". Dum la mezepoko oni minadis tie arĝenton. En 1828 loĝis tie 584 vilaĝanoj en 77 domoj. Tiutempe oni minadis tie feron. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hédel 756 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 Hiadeľ estis centro de la partizanoj. En 2001 vivis tie 559 homoj, (555 slovakoj).