Hildá Länsman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1993 en Utsjoki |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Familio | |
Patrino | Ulla Pirttijärvi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro kantoverkisto jojkisto muzikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.hildalansman.com/ |
Hildá Birget LÄNSMAN (naskiĝis en 1993[1]) estas finna Samea kantisto kiu ofte prezentiĝas kun sia patrino Ulla Pirttijärvi, kantante jojko-inspiritajn kantojn. En 2014, ili formis la duopon Solju, akirinte kun "Hold Your Colours" la trian lokon en la finna antaŭ-Eŭrovido-kantkonkurso UMK en 2015[2][3]. En januaro 2019, Solju ricevis la premion Folk Music Creator (Folkloran Muzikan Kreinton) ĉe la finna Ethnogala[4]. Solju ankaŭ gajnis la premion por la plej bona internacia indiĝena disko ĉe la kanadaj Indiĝenaj Muzikaj Premioj (2019). La debuta albumo de la duopo Ođđ Áigodat (Novaj Tempoj) estis eldonita en aprilo 2018[5].
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Hildá Länsman en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.