himalaja eremuro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eremurus himalaicus Baker | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Himalaja eremuro (latine Eremurus himalaicus) estas plantspecio el la genro Eremuro (Eremurus) en la subfamilio de la Asfodeloideoj (Asphodeloideae).
La himalaja eremuro estas multjara, herba planto, kiu formas rizomon kaj atingas kreskoalton de (75) 100 ĝis 250 cm. La folioj havas larĝecon de 15 ĝis 50 mm. La brakteoj havas harojn kaj estas liniforma ĝis alenformaj. La flortigoj havas longecon de ĝis 30 mm. La perigonfolioj estas 17 ĝis 20 mm longaj kaj blankaj. La kapsulfruktoj estas sulkaj kaj havas diametron de ĉ. 14 mm.
La planto floras en junio.
La natura disvastigareo estas la nordokcidento de la montaro Himalajo ĝis Himachal Pradesh, Pakistano kaj norda Afganio. Tie la planto kreskas sur senarbaj deklivoj kaj subalpinaj herbejoj en alteco ĝis 3600 metrojn.
La himalaja eremuro estas plantita malofte kiel ornamplanto. Ĝi estis kultivata ekde 1881.