La Himno de Rio-de-Ĵanejro nomiĝas Cidade Maravilhosa (Mirinda Urbo), nome marŝo komponita de André Filho kaj aranĝita de Silva Sobreira por la karnavalo de 1935. Tiu epiteto por la urbo Rio-de-Ĵanejro estis uzita de la franca verkistino Jane Catulle Mendès en sia poezia verko La Ville Merveilleuse (La Mirinda Urbo) publikigita en Parizo en 1913 kiel omaĝo al naturaj mirindaĵoj.[1] En la 1960-aj jaroj, la marĉo de André Filho estis "oficialigita" kiel himno.[2] Nur en aŭgusto 2003 la Municipo Rio-de-Ĵanejro efektive faris Cidade Maravilhosa la oficiala himno de la municipo.
La nomo de Rio, tamen, ne aperas en la kanto. Cidade Maravilhosa kiel kromnomo por la urbo Rio-de-Ĵanejro estis stampita de la verkisto Coelho Neto el la nordorienta brazila ŝtato Maranhão kiel omaĝo al la natura belo de la urbo. Li estis tie loĝanta por mallonge estante infano kaj dum multo de sia posta vivo.[3]