Hina Rabbani Khar | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1977 (47-jaraĝa) en Multano |
Lingvoj | urduo |
Ŝtataneco | Pakistano ![]() |
Alma mater | Lahora Universitato de Mastrumada Scienco Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst ![]() |
Familio | |
Patro | Ghulam Noor Rabbani Khar (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Raza Rabbani Khar (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Firoze Gulzar (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato entreprenisto politikisto ekonomikisto ![]() |
Hina Rabbani Khar (19-an de januaro 1977 en Multan) estas ministrino pri eksteraj rilatoj de Pakistano. Ŝi oficas kiel plej juna registarano kaj unua virino kaj de Pakistano en tiu pozicio ekde februaro 2011.
Hina Rabbani Khar venas de la tribo Kharral. Ŝia patro Ghulam Noor Rabbani Khar estas grandbienulo en la provinco Panĝabio. Jam ŝia avo Mohammed Yar Khar kaj la praavo Malik Gulam estis riĉaj grandbienuloj. Ŝi estas la nevino de politikisto Mustafa Khar.
Ŝi studis ĝis 1998 en la Lahore University of Management Sciences (LUMS). Ŝi akiris majstrogradon en 2001 pri manaĝado ĉe University of Massachusetts. Ŝi geedziĝis kun Feroze Gulzar, filo de industriisto, kiun ŝi ekkonis en LUMS.
Khar startis sian politikan karieron dum regada periodo de Pervez Musharraf. Kiam ŝia patro en 2002 ne rajtis plu kandidatiĝi por la nacia asembleo de Pakisto - pro mankanta eduka grado - ŝi ekkandatiĝis kiel membro de la PML-Q (muslima ligao). Ŝi igis membro de la nacia asembleo kaj ŝtata sekretariino en ekonomia statistika ministerio.
En 2008, Khar sukcese kandidatiĝis en kadro de la opozicia PPP. Ŝi erzervis sian pozicion kiel ŝtata sekretariino sub la nova prezidento Asif Ali Zardari. Post abdiko de Ŝaĥ Mahmud Qureshi, ŝi iĝis en februaro 2011 komisiita ministrino pri eksteraj rilatoj en rango de ŝtata sekretariino. La 19-an de julio 2011, ŝi iĝis oficiale nomumita je la posteno kaj ŝi ĵuris la 20-an de julio. Ŝi montras la belan, molan flankon de Pakistano al la ekstera mondo, sed la verajn, gravajn eksterpolitikajn decidojn plu faras la militistoj.