Hiperkalcemio | |
---|---|
malsano | |
Kalcio en la perioda tabelo | |
KIM-10 | E83.5 |
MeSH | [1] |
Hiperkalcemio estas stato de plialtigita enhavo de kalcio (Ca) en la sango kaj povas prezentiĝi sub akuta aŭ kronika formoj (ekzemple en kazo de hiperparatiroidismo). Normalaj valoroj de referenco estas por plenkreskuloj 8,5–10,5 mg/dl; por infanoj 10–12 mg/dl.
Miopatio, pseŭdopodagro, laceco, depresio, letargio, pliigo de ekskrecio, dehidratiĝo, kalcio en urino, vomemo, vomado, konstipo, hipertensio, pliigo de sangoplasma rena aktiveco, malpliigo de osta maso, ostoporozo, pliigo de pulso, malpliigo de QT intervalo, ventrikla hipertrofio.
Krom hidratigo de la paciento en la unua instanco oni uzas diurezilojn (furosemido), bisfosfonatojn kaj kortizolojn.
Aliaj kuraciloj estas kalcitonino, plikamicino, nitrato de galio, fosfatoj, eble dializo kaj se la kaŭzo estas kancero la taŭga kemiterapio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipercalcemia en la itala Vikipedio.