Hipivojo (en angla Hippie trail[1]) estas nomo havigita por translanda vojo fare de membroj de la hipia subkulturo kaj aliaj veturantoj el la mezo da la 1950-aj jaroj ĝis fino de la 1970-aj jaroj[2] veturantaj el Eŭropo kaj Okcidenta Azio tra Suda Azio kiel ĉe Afganio, Pakistano,[3] Barato, Nepalo, Srilanko, Bangladeŝo ĝis Tajlando. La hipivojo estis formo de alternativa turismo, kaj unu el la ŝlosilaj elementoj estis veturado tiom malmultekoste eble, ĉefe etendante la longdaŭron eksterhejme. La termino "hipio" iĝis aktuala meze ĝis fine de la 1960-aj jaroj; "beatnik" estis antaŭa termino por la finaj 1950-aj jaroj.
En ĉiu grava haltejo de la hipivojo, estis hoteloj, restoracioj kaj kafejoj por okcidentanoj, kiuj estis ligitaj per reto unu kun la sekva laŭlonge de la vojo orienten kaj okcidenten. La hipioj kutime interagadis kun la lokanoj pli ol la tradiciaj turistoj.[1]
La hipivojo finiĝis fine de la 1970-aj jaroj ĉefe pro la Irana Revolucio rezulte en kontraŭ-okcidenta registaro, kaj pro la Sovet-Afgana milito (1979-1989), kiuj fermis la vojon al okcidentaj veturantoj.[4][1][5]
Ekde la malfruaj 1960-aj jaroj, Afganio estis populara ero de la fama Hipivojo, altirante multajn eŭropanojn kaj amerikanojn. El Irano la vojo kondukis tra diversaj afganaj provincoj kaj urboj, interalie Herato, Kandaharo, kaj Kabulo, antaŭ transiro al norda Pakistano, norda Barato, kaj Nepalo.[6][7]