Hypochaeris uniflora | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Unuflora hipokero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Hipokero, latine Hypochaeris aŭ Hypochoeris, estas genro de plantoj en la familio Asteracoj (Kompozitoj) kaj subfamilio Cikorioideoj. Ĝi entenas proksimume 60 speciojn, el Sudameriko, Eŭrazio kaj Nordafriko.
Temas pri herboj plurjaraj, kun folioj ĉefe en baza rozeto kaj kapituloj el ĝenerale flavaj langetfloroj, inter kiuj troviĝas brakteetoj. La frukto havas papuson kun plumaj haroj. Tiuj plantoj ofte similas leontodojn.