Hispostazo (filozofia) devenas el la greka ὑπόστᾰσις - hypostasis, substanco, kun ὑπό - sube - kaj στᾰσις (staro). [1]
En la novplatona filozofio kaj en Plotino, kiu reprenas la vorton el Aristotelo kaj Platono kiuj ĝin uzis kun signifo iom malsama, estas la hierarkia generado de la diversaj dimensioj de la realo apartenantaj al la sama dia substanco, kiu ilin produktas per speciala genro de emanado alimaniere dirita "procesio"
En la Eneadoj Plotino asertas ke la hipostazoj estas la tri precipaj substancoj de la inteligebla mondo, nome hierarkie devenantaj el la unika principo:
Hipostazo estas “kio staras sube” fronte al tio kio simple aperas, ĝi estas la kaŝita “fundamento” de realo videbla. Laŭ Plotino la tri hipostazoj establiĝas kiel fundamento de la tuta universo:
“Se la simpla esenco de la Bono estas, krome, malkaŝita kiel origina kaj kiel io kiu nenion havas en si mem ol la unuecon, kaj se plue la Uno identas al tiu esenco ... kiam ni diras “Uno”n kaj kiam ni diras “Bonon” ni intencas tian Eston originan, nome Dio... Ni Ĝin nomas ankaŭ “la unua” ĉar li estas simpla... Tial se ĝi ne estas “el alio” kaj ne en “alio”, kaj ne estas pluparta, okazas ke nenio staras super Ĝi. Sed, konsiderinte la superĉian starecon de la Uno, ni sedukte vidas descendantaj el Ĝi la Intelekton kaj tion kion ĝi sianature pensas kaj poste, post la Intelekto, ankaŭ la Animon. Kaj tio estas la ordo laŭnatura”. (Plotino, Enneadi, II, 9, Laterza, Bari 1947).
En Kristanismo la novplatinisma koncepto pri hipostazo plenumis fundamentan rolon en la formulado de la triunua doktrino: la specifaj karakteroj de la Patro, de la Difilo kaj de la Sankta Spirito estis difinitaj kiel hipostazoj nome substancoj, sed (jen la malsameco) je la sama nivelo kaj ne devenantaj unu el la alia. La termino “hipostazo” [2]estis tiel konsekrita, unufojon, en la Koncilio de Kalcedono (451) kiu dogme agnoskis - cetere laŭ la konstanta tradicio - la ĉeeston en Kristo de unika hipostazo-persono en du naturoj, homa kaj dia.
La kredo de konstanta tradicio, fine, trovis la taŭgan lingvaĵon por igi plikomunikeblas la kristana mesaĝon.
La nova termino, spite de sia precizigita signifo, ankoraŭ daŭrigos esti identigita kun la konfuza terminologio de Cirilo de Aleksandrio kiu sinonime uzadis, laŭ kelke da tempo, la terminojn ὑπόστᾰσις, Ρρóωπον kaj Φύσις kiuj tamen kun la alveno de ὑπόστᾰσις akiris pli precizan signifon (Persono kaj Naturo) (Denzinger, Ench. Symb., n.302 (148).[3]
Kristanaj teologoj tial parolas pri Hipostaza Unio. Vidu en Katekismo de la Katolika Eklezio[4].
Tiu koncepto tiel vortigita transdoniĝos al la mezepoka kristana filozofio, kie ĝi indikis ĉiun genron de individua substanco, opone al la ĝenerala koncepto de substanco. Hipostazo, do, kiel ankaŭ “ousia”, fariĝis la principo individuiganta. [5]
En la filozofio moderna la termino “hipostazo” transiris signifi, malŝatsence, koncepton abstrakton al kiu oni atribuas senfundamente ontologian valoron aŭ, pli ĝenerale, absolutigon de principo karakterizata per relativeco (hipostazigo, hipostazigi].
Milano 1996 ISBN 8834308638