Hirakata | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 枚方市 | ||||
Loko de Hirakata en Osaka, Japanio. | |||||
kerna urbo de Japanio • urbego | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
Gubernio | Osaka | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 65.08 km² | ||||
Loĝantaro (2021) | |||||
Tute | 396 694 | ||||
Denseco | 6 095/km² | ||||
Koordinato | 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo)Koordinatoj: 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | saliko | ||||
Floro | krizantemo, sakuro | ||||
Birdo | alcededo "Kaŭasemi" (Alcedo atthis) | ||||
Blazono de Hirakata | |||||
Urbodomo de Hirakata | |||||
Urboestro | Takashi Fushimi | ||||
Adreso | 〒573-8666 Ogaito-cho 2-1-20 | ||||
Telefononumero | +81-72-841-1221 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.hirakata.osaka.jp/ | |||||
La urbo Hirakata (枚方市 [hira-kata-ŝi]) estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la nordorienta parto de la gubernio Osaka, en la regiono Kansajo, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 396 694 loĝantoj sur areo de 65,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 095 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Ikoma, Jaŭata, Kjotanabe, Katano, Takacuki, Ŝimamoto kaj Nejagaŭa.
La urbo Hirakata situas nord-oriente en la gubernio Osaka altuŝante la guberniojn Gubernio Kioto kaj Nara. La rivero Jodo fluas sud-okcidenten laŭ la nord-okcidenta limo de la urbo.
Koncizdire, la nord-okcidenta regiono laŭ la rivero Jodo etendiĝas ebena lando kaj la sud-orienta regiono estas montara (sed ne estas tre altaj kaj krutaj montoj).
Antaŭ milo da jaroj tiu ĉi loko inter la rivero Jodo kaj la montaro estis bona ĉasadejo por nobeloj. Kaj en antaŭ centoj da jaroj tiu ĉi loko prosperis kiel la staci-urbo, ĉar ĝi situas meze inter la tiama ĉefurbo Kioto kaj la komerca kaj havena urbo Osako. Hirakata estis la stacio de surtera kaj rivera vojoj, kiuj ligas la du gravajn urbojn.
Nun la rivera trafiko ne estas aktiva, sed trakuras grandaj vojoj kaj fervojoj tra la urbo, kaj Hirakata estas unu el la satelitaj urboj de la urbego Osako.
Gubernio Osaka | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|