Historia Naturalis Brasiliae | |
---|---|
Posta versio, kun kolorigita ilustraĵo | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Willem Piso, Georg Marcgraf |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1648 |
Historia Naturalis Brasiliae (latine, "Natura Historio de Brazilo"), originale verkita en la latina lingvo, estas la unua medicina libro traktanta pri Brazilo, verkita de la nederlandano Willem Piso, parte surbaze de rimarkoj faritaj de la germano Georg Marggraf kaj aliaj esploristoj, kaj eldonita de Franciscus Hackius en Leiden kaj de Lodewijk Elzevir en Amsterdamo en 1648.
La originalo konsistas el unu sola volumo, longa 40 centimetrojn, kaj ĝia kompleta titolo, kun subtitolo, estas: Historia Naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur[1]. Kvankam la libro tute temas pri Brazilo, la aŭtoro verdire pritraktas nur la marbordan zonon de la brazila nordorienta regiono, tiam okupita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio.
La unuan eldonon de tiu verko la aŭtoro dediĉis al la Grafo Johann Moritz von Nassau-Siegen, tamen la verkon mem li dediĉis al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau.
Historia Naturalis Brasiliae estis eldonita laŭ sia frontpaĝo en Lugdun. Batavorum : Apud Franciscum Hackium; et Amstelodami : Apud Lud. Elzevirium[2]. F. Hackium (Franciscus Hackius) kaj L. Elzevirium (Lodewijk Elzevir) estis tiam tre aktivaj presistoj.
Historia Naturalis Brasiliae estas dividita je du partoj. La unuan, nome De Medicina Brasiliensi ("La brazila medicino"), verkis Willem Piso mem. La dua, nome Historia rerum naturalium Brasiliae ("Historio pri la naturaj aferoj de Brazilo"), konsistas el tekstoj de Georg Marggraf kaj aliaj aŭtoroj, inter ili Gralitzio kaj Johannes de Laet.
La unua parto, De Medicina Brasiliensi, estas subdividita je kvar libroj kun jenaj titoloj:
La dua parto, Historia rerum naturalium Brasiliae, konsistas el ok libroj, kiuj traktas la jenajn temojn:
Ĉi tiun lastan libron verkis Joannes de Laet, kiu traktas etnografiajn kaj lingvistikajn trajtojn de tiu brazila regiono. Ĝian verkadon helpegis la tupia vortaro farita de José de Anchieta.
Kvankam la verko estas oferita al la Grafo de Nassau-Siegen, ĝi verdire estas dediĉita al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau, kiu permesis ĝian publikigon. Al li Piso parolas:
En la antaŭparolo al la legantoj Piso rememorigas pri la laboroj de sia kolego Marggraf kaj informas, ke tiu ĉi vaste kontribuis dum sia libertempo rilate al la rigardado de la naturo. Li diras ankaŭ, ke la laborojn pri geografio, astronomio kaj natura historio parte faris la germana matematikisto Gralitzio. Ambaŭ jam estis mortintaj ĉe la verka publikigo. Pri la kampo de la Natura Historio aŭ Natura Scienco, nome la tiama studo de la naturo ĉirkaŭ la homoj kompare al la kondiĉo de naturaj bestoj, kontribuis per rimarkoj fizikaj, ĥemiaj, astronomiaj, geologiaj kaj biologiaj Joannes de Laet, tiam ankaŭ jam forpasinta.
Piso diras:
Jam en tiu unua libro, la laŭdado de la sanpleneco de la brazila lando kvazaŭ atingas la eŭropan imagopovon pri tiu ideala loko. Alie ne eblas klarigi la grandan volon konkeri tiun teron, la elspezojn tiam faritajn kaj ankaŭ la propran tenadon de tiu konkero, ĉiam kun klara indiko pri la ecoj pluvivigaj kaj rejunigaj de Brazilo:
La libro krome informas pri la manko de aŭtuno kaj vintro kaj ankaŭ de tertremoj. Ĝi registras la malsukcesan provon antaŭ la sklavigo de la indiĝenaj gentoj kaj iujn el ties moroj, tute strangajn kaj malsamajn al tiuj de la aliaj popoloj (eŭropaj kaj aziaj):
La kanibalismo estas rigardata kiel kutima ago, kaj la morto donita al la malsanuloj, kiam fiaskas ĉiuj provoj resanigi:
Tiu unua libro parolas ankaŭ pri la nutraĵoj, la klimato, la akvoj, la fiŝoj kaj aliaj manĝaĵoj kaj traktas la procedon por teni la sanon dum manĝado en tiu regiono tiam nekonata de la plimulto de la eŭropanoj.
Propraj rekomendoj por la loka klimato, ekzemple eviti dormi sen satmanĝi kaj ankaŭ ofte manĝi citrajn fruktojn, abundaj en tiu tero, naskis la portugallingvan proverbon "ne eniras kuracisto en hejmojn, kies salono havas oranĝajn ŝelojn".
La dua libro komenciĝas per prezento de la medicinaj artoj de la indiĝenoj:
Tiu libro havas 22 ĉapitrojn, titolitaj:
Ĉiu el tiuj malsanoj estas konsideritaj laŭ siaj evoluo, organismaj reagoj, flegmetodoj kaj efektoj. Interesas rimarki, ke la lasta ĉapitro traktas i.a. malsanon tiam apartenantan nur al Brazilo, la "pied-besto" (Tunga penetrans), tipo de pulo, kiu atakas "precipe kaj prefere tiujn, kiuj iras nudpiede kaj iradas sur sablaj grundoj". Ĝi parolas ankaŭ pri vespoj kaj pri moscites (esperantigebla kiel "moscitoj"), tipo de moskito, pri kiu la aŭtoro registras, ke sekve de atako "niaj vizaĝoj ŝvelis, pleniĝis de ulceretoj kaj ruĝiĝis, tiel ke niaj amikoj ne povis rekoni nin".
La tria libro de Historia Naturalis Brasilae komencigas la ilustritan parton de la verko, per naŭ bildoj. En tiu libro Piso traktas pri venenoj kaj registras ties uzon kiel armilon por mortigi malamikojn. Li ankaŭ rakontas, ke ofte sklavoj per ili memmortigis:
Piso ankaŭ analizas la venenecon de plantaĵoj, kia la manioko, kaj proponas, ke por ĉiu venena substanco estu iu responda kontraŭveneno. Plue li registras, ke iuj bestoj estas en Brazilo venenoportantaj, dum antaŭe oni ilin ne pensis tiaj, kiel ekzemple bufoj kaj ranoj.
Li enlistigas diversajn speciojn de serpentoj kaj prezentas por ĉiu el ili la nomon per kiu oni ilin konas inter portugaloj kaj indianoj, kun klara prefero al la maniero indiana. Tiel li parolas pri la jararaca (botropo):
En tiu libro Piso faras kuriozan priskribon de la meduzo aŭ fizalio, kiun li nomas per la indiana vorto moucicu. Li registras, ke li mem suferis la atakon de tiu besto, kies lezon li kuracis per ekstrakto de nuksoj de akaĵuo.
El la bestoj pli venenaj registritaj estas la bufo cururu, kiu havas organoj veneno-ekskreciantaj:
Laŭ Piso, el la cururu oni ekstraktas povegan venenon, kiu ofte estas kaŝe uzita de la "kruelegaj barbaroj".
La libro fine ankaŭ parolas pri pliaj venenaj plantaĵoj, fiŝoj kaj insektoj kaj pri ties respondaj eblaj kontraŭvenenoj kaj flegmetodoj.
Same riĉe ilustrita, tiu ero de la verko traktas la kulturojn taŭgajn al la brazilaj teroj, kaj elstarigas la temon sukero, tiam la plej valora riĉaĵo de Brazilo.
Tiu 4-a libro larĝe priskribas la plantadon de sukerkano kaj preparon de sukero el la sukerkana likvaĵo.
Ĝi estas la plej ampleksa parto de la tuta verko kaj enhavas 104 ĉapitrojn kaj 110 bildojn. La ĉefaj plantaĵoj kun ia interesa uzo aperas en la libro, kelkaj kun tiutempa scienca nomo aŭ kun terminoj en indiĝenaj lingvoj (iuj skribitaj mise aŭ kun tipografiaj misaĵoj): manjoko, sovaĝa mielo, copaíba, cabureíba, acajá, icicariba, ietaíba, palmoj, skino, urucu, umbu, murici, ananaso k.a. estas inter la studataj specioj.
Pri la specio manacá, ekz-e, estis registrite, ke ĝiaj radikoj havas medicinan uzon, kvankam limigatan al sufiĉe dikaj homoj, pro ĝia fortega efekto. La libro aldone traktas ĝian ornaman valoron:
Historia Naturalis Brasiliae figuras kiel la unua medicina verko pri Brazilo pro ties grandparta traktado pri malsanoj kaj kuracartoj. Tamen tiu verko ankaŭ estas historia, biologia, kultura kaj geografia ĝenerala priskribo pri tiu lando. Ĝi estis la unua priskribinta kaj la faŭnon kaj la flaŭron de Brazilo, servanta kiel referenco kaj influanta postvenintajn sciencajn laborojn, kia tiu de Linnaeus, en ties Systema Naturae[3].
La verkon tradukis en la portugalan José Procópio de Magalhães, en 1942, sub la titolo História Natural do Brasil. Ankoraŭ ne aperis traduko en Esperanton.