Hnátnice | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hnátnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Hnátnický potok | ||
Situo | Hnátnice | ||
- alteco | 368 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 01′ 00″ N 16° 26′ 28″ O / 50.01667 °N, 16.44111 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,3 km² (1 130 ha) Hnátnice | ||
Loĝantaro | 803 (2024) | ||
Denseco | 71,06 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1364 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580261 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hnátnice | |||
Retpaĝo: www.hnatnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Hnátnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe flankvojo de la ŝoseo n-ro 360 inter Ústí nad Orlicí kaj Letohrad, 7 km de Ústí nad Orlicí kaj 7 km de Letohrad. Vivas ĉi tie 803 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Písečná, Dolní Dobrouč, Letohrad kaj Žampach.
La vilaĝo estis fondita fine de la 13-a aŭ komence de la 14-a jarcentoj, okaze de koloniigo, kiun por la reĝo faris anoj de familiaro el Žampach. Ĝi estis tipa huba apudrivereta vilaĝo kaj koloniistoj estis grandparte ĉeĥoj. Dum tuta mezepoko kaj ankaŭ poste ĝis nuligo de patrimonia reĝimo Hnátnice apartenis al la sinjorejo Žampach. Nomo Hnátnice estas verŝajne derivita de familia nomo de iu koloniisto aŭ de estinta nomo de la rivereto, kiu onidire rememoradis kruroston (ĉeĥe "hnát"). La germana nomo Friedrichswald estis kreita artefarite de jezuitoj, sed ĝi en la ĉeĥa medio neniam penetris en spiritojn. Vivon en la vilaĝo grave influis konstruo de fervojo el Ústí nad Orlicí al Vroclavo en la jaro 1874. Post tiam oni konstruis en la vilaĝo eĉ du teksajn fabrikojn. En la dua mondmilito teksa fabrikado estis haltigita kaj de la jaro 1953 en tiuj objektoj estis maŝinkonstrua produktado.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 501 |
1880 | 1 561 |
1890 | 1 624 |
1900 | 1 643 |
1910 | 1 647 |
1921 | 1 439 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 483 |
1950 | 1 054 |
1961 | 1 008 |
1970 | 925 |
1980 | 933 |
1991 | 861 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 843 |
2014 | 857 |
2016 | 855 |
2017 | 847 |
2018 | 832 |
2019 | 828 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 825 |
2021 | 786 |
2022 | 809 |
2023 | 803 |
2024 | 803 |
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estis origine gotika el la dua duono de 14-a jarcento, kiam ĝi estis fondita de Karolo la 4-a, rekonstruita en la jaro 1845. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto sur suda flanko, kun prisma turo en okcidenta fronto. Fasadoj estas simplaj, nemembrigitaj, fenestroj en navo kaj presbiterejo pintarkaj. En la navo kaj presbiterejo estas plataj plafonoj, en sakristio kaj en subturejo estas barelaj volboj. En okcidenta parto de la navo estas masonita ĥorejo sur du toskanaj kolonoj.
La ĉefaltaro estas novtempa, flankaj altaroj de Resurekto de Lazaro kaj Ĉieliro de Maria estas kadraj, akantaj, el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, la ŝtona predikejo devenas el 16-a jarcento, Kalvaria vojo el la jaro 1801 kaj ŝtona baptujo el 1787.