Hoghilag | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sibiu | |
Alinome | Holdvilág (hungare), Halwelagen (germane) | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | |
Situo | 46° 14′ N, 24° 37′ O (mapo)46.22805555555624.616388888889Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 37′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 321 m | |
Poŝtkodo | 557100 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.172 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,177 (en 2011; 1.196 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 144624 | |
Hoghilag [hogilag] (hungare: Holdvilág, germane: Halwelagen) estas komunumo en Rumanio oriente de Dumbrăveni. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Prod kaj Valchid.
Hoghilag situas ĉe la rivero Târnava Mare.
En 1910 ĝi havis 1008 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 1068 (rumanoj, 28 % da romaoj, 4 % da hungaroj, 2 % da germanoj).
Ĝia unua skriba mencio estis en 1273. La 28-an de januaro 1704 la sikula militistaro suferis grandan malvenkon tie de aŭstria militistaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Fama loĝanto estis la pastoro kaj lernejestro Martin Kelp.
|