Hoher List | |||
---|---|---|---|
monto • monteto • vulkano | |||
Alteco | 549,1 m | ||
Situo | distrikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Vulkaneifel | ||
Geografia situo | 50° 10′ N, 6° 51′ O (mapo)50.1616666666676.8486111111111Koordinatoj: 50° 10′ N, 6° 51′ O (mapo) | ||
| |||
Hoher List estas la nomo de 549,1 m alta tavolvulkano proksime de la urbo Daun en la mezmontaro Eifel en la distrikto Vulkaneifel, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La monto Hoher List situas en la Vulkaneifel, kiu estas parto de la Ejfelo, en la Naturparko Vulkaneifel. Ĝi troviĝas ĉ. 4,5 km (aerlinie) sude de la urbo Daun, rekte sude de la maaro de Schalkenmehren kaj la vilaĝo Schalkenmehren.
Sur la pinto de la montkupolo, sur kiu kreskas nur malmultaj arboj, staras la Observejo Hoher List kaj sur la 540,1 m alta sudokcidenta arbarkovrata etendaĵo la burgo Altburg.