Hohle Fels (ankaŭ Hohlefels, Hohler Fels, germane por "kava roko") estas kaverno en la Ŝvabiaj Alpoj de Germanio kiu havigis nombrajn gravajn arkeologiajn trovaĵojn datintaj el Supra Paleolitiko. Artefaktoj trovitaj en la kaverno reprezentas kelkajn el la plej fruaj ekzemploj de prahistoria arto kaj de prahistoriaj muzikaj instrumentoj iam malkovritaj. La kaverno estas ĝuste ekster la urbo Schelklingen en la federacia lando Baden-Virtembergo, ĉe Ulm.