Hombres de maíz | |
---|---|
romano | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Miguel Ángel Asturias |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1949 |
Loko | Bonaero |
Eldonejo | Editorial Losada |
Ĝenro | magirealisma fikcio |
Hombres de maíz (Homoj el maizo, Maizuloj) estas romano verkita de la gvatemala verkisto Miguel Ángel Asturias publikigita en 1949. Ĝia titolo referencas al mito de Popol Vuh, unu de la religiaj libroj de majaoj.[1] Tiu romano estas ĝenerale konsiderata la majstroverko de Asturias,[2]kvankam ĝi plue estas unu de liaj romanoj plej malbone komprenitaj.[3]
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[4]
La libro estas strukturita en ses partoj, el kiuj ĉiu esploras la kontraston inter la tradicioj de indiĝenoj kaj tiuj de socio kiu estias en procezo de modernigo kaj ŝanĝoj. Ĝi esploras la magian mondon de la indiĝenaj komunumoj. La romano baziĝas sur tradicia legendo, sed rekreita de Asturias mem.[5] La intrigo temas ĉirkaŭ izola indiĝena komunumo (la homoj el maizo aŭ "gento de maizo", maizuloj), kies tero estas minacata de aliuloj, cele al komerca espluatado. Indiĝenestro, nome Gaspar Ilom, estras la rezistadon de la komunumo kontraŭ la kolonoj, kiuj mortigas lin kun la espero venki la ribelon. Sed el la transa mondo, Ilom vivas kiel "popola heroo"; spite siajn klopodojn, la lokanoj perdas siajn terojn.[6]
En la dua duono de la romano, la centra rolulo estas leterpoŝtisto, Nicho, kiu serĉas sian perditan edzinon. Dume, li abandonas siajn taskojn, kiuj estas nur ligitaj al la "socio de la blankuloj", kaj li transformiĝas en kojoto, kiu reprezentas sian viglan spiriton.[7] Tiu transformo estas alia referenco al la kulturoj de majaoj; la kredo en nahualismo aŭ la kapablo de homo alpreni la formon de sia gardanimalo, estas unu de la multaj aspektoj esencaj por la kompreno de la kaŝaj signifoj de la romano.[8]
Pere de la alegorio, Asturias montras kiel la eŭropdevena imperiismo dominas kaj transformas la indiĝenajn tradiciojn en Ameriko.[9] Fine de la romano, kiel notis Jean Franco, "estas perdiĝinta la magia mondo de la indiĝena legendo"; sed li konkludas per "utopia noto", kiel la personoj iĝas formikoj por transporti la rikoltitan maizon.[10]
Verkita kiel mito, la romano estas eksperimenta, ambicia kaj malfacile komprenebla se mankas indiĝena sciaro. Por ekzemplo, ĝis "temposkemo estas mita tempo en kiu miloj da jaroj povas estis kunpremitaj kaj viditaj kiel nura momento"; krome, la lingvaĵo de la libro estas "strukturita simile al la indiĝenaj lingvoj".[11] Pro sia malkutima lingvaĵo, nur post iom da tempo la romanon oni favore akceptis fare de kritikistoj kaj publiko.[12]