Der Mann ohne Eigenschaften | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • nefinita romano | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Robert Musil | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1932 | ||||
Ĝenro | historia fikcio • filozofia fikcio | ||||
Loko de rakonto | Vieno | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde | ||||
| |||||
Homo sen ecoj (originala germanlingva titolo Der Mann ohne Eigenschaften), tradukebla ankaŭ kiel Homo sen atributoj aŭ La Viro sen trajtoj, estas romano duvoluma kaj nefinita, verkita de la aŭstria romanisto Robert Musil (1880-1942) inter 1930 kaj 1943. En 1930 oni publikigis la unuan volumon, en 1933 parton de la dua kaj, postmorte en 1943, la ceteron.
La romano prezentas la protagoniston, Ulrich, super la fono de rekreado de la aŭstria socio antaŭa al 1914. Kakania estas la termino per kiu la aŭtoro referencas al la Aŭstrihungara Imperio, kie vivas la menciita Ulrich, burĝulo 32-jaraĝa, matematikisto laŭ eduko, kiu decidas dediĉi unu jaron de sia vivo por ekscii kion fari je tiu.
La akso de la romano temas pri la «paralela agado», nome gravega evento kies celo estas kontraŭmeti la tridek jarojn de monarkio de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a al la sepdeka datreveno de la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Neniam oni prezentas klare pri kio temas la agado, kvankam ja oni kreas komisiojn kaj oni diskutas pri ĝi laŭlonge de la tuta libro.
Kelkaj plej gravaj roluloj de tiu verko estas Ulrich, la seneca homo, la mortkondamnita Moosbrugger, Walter kaj Clarissa, Leona kaj Bonadea, la du amatinoj de la matematikisto, la generalo von Stumm, Diotima, estrino de la «Paralela Agado» tiom stulta kiom bela kaj Arnheim, la atributhava homo, prusia milionulo.
En la romano oni ekzamenas la ekzistadon sencela de la seneca ĉefrolulo, Ulrich, kontraŭheroo, super la fono de la aŭstria socio antaŭa al 1914 ene de enorma krizo; sed la romano estas multe pli ol la atesto de la fino de la Imperio.[1] Ĝi estas unu de la rakontaj verkoj plej ambiciaj de la 20-a jarcento, en kiuj oni diskutas multegajn teoriojn (povo, muziko, krimo, amo, socia krizo, influo de la pensaro en agado). Ĝia pluverkado dum pli ol unu jardeko favoris tiun profundecon kaj ankaŭ tiun devojigon.[1]