Hondschoote · Hondschote | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la katolika kirko
| |||
komunumo en Francio limurbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Dunkerque | ||
Kantono | Wormhout | ||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||
INSEE kodo | 59309 [+] | ||
Poŝtkodo | 59122 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 026 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 170 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 59′ N, 2° 35′ O (mapo)50.9794444444442.5852777777778Koordinatoj: 50° 59′ N, 2° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 23,66 km² (2 366 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hondschoote [+] | |||
Hondschoote - jen france, prononco [[onsKOT]], origine nederlande Hondschote, prononco [HONDsĥoŭte] respektive okcidentflandre Oundschote - estas komunumo kaj florita urbeto de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Wormhout. La komunumo situas proksimume 25 kilometrojn de Dunkirko kaj sur la belga landlimo.
Ĝi estas la ĉefurbo de kantono.
En 449 tie pasis la armeo de Atilo la Huno kaj konstruigis fortikaĵon. La loknomo sekve ne aludas al la vorto "hundo" sed al la vorto "huno". La urbeto havas tre belan preĝejon (el la dek-sesa kaj dek-sepa jarcentoj) kaj urbodomon (de 1558).
Ankaŭ tre malnova pivota muelejo (eventuale jam de 1127) fiere stariĝas en la flandra ebenaĵo.
Grava milito dum la franca Revolucio okazis en septembro 1793.
Ekde 1979 la komunumo estas ĝemeligita kun Osterburken en Germanio.