Honnechy | |
---|---|
Centro de la vilaĝo
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59311 [+] |
Poŝtkodo | 59980 |
Kodo laŭ INSEE | 59311 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bertrand Lefebvre 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 496 (1 999) |
Loĝdenso | 76 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°04′09″N 3°28′20″O / 50.06917°N, 3.47222°O (mapo) Koordinatoj: 50°04′09″N 3°28′20″O / 50.06917°N, 3.47222°O (mapo) |
Alto | 113 m - 151 m |
Areo | 6,53 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 04′ 09″ Nordo 3° 28′ 20″ Oriento / 50.0691666667 °N, 3.47222222222 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Honnechy [+] | |
Honnechy estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 496 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Honnechy situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Honnechy etendiĝas sur 6,53 km².
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bertrand Lefebvre, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La kastelo de Honnechy datiĝas de la komenco de la 18-a jarcento. Ĝi estis konstruita super eksa fortikaĵo, kiu apartenis al la landsinjoroj de Guise.
La sinjoro Nicolas Lemoine estis entombigita en la ĥorejo de la vilaĝa preĝejo, samkiel siaj du filoj.
Honnechy apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.