Hora Svatého Šebestiána

Koordinatoj: 50° 30′ 37″ N 13° 15′ 05″ O / 50.51028 °N, 13.25139 °O / 50.51028; 13.25139 (mapo)
Hora Svatého Šebestiána
germane Sankt Sebastiansberg
municipo
Vilaĝo el deklivo de monteto Novoveský vrch
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hora Svatého Šebestiána
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Chomutov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Reitzenhain Germanio
Rivero Chomutovka
Situo Hora Svatého Šebestiána
 - alteco 843 m s. m.
 - koordinatoj 50° 30′ 37″ N 13° 15′ 05″ O / 50.51028 °N, 13.25139 °O / 50.51028; 13.25139 (mapo)
Areo 34,4 km² (3 440 ha)
Loĝantaro 347 (2024)
Denseco 10,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1558
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 430 01 ĝis 431 82
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563064
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de distrikto Chomutov
Situo enkadre de distrikto Chomutov
Situo enkadre de distrikto Chomutov
Vikimedia Komunejo: Hora Svatého Šebestiána
Retpaĝo: www.sebestian.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Tipa foirejo apud ŝtatlimo kun Reitzenhain
Nuligita fervoja ponto super rivereto Chomutovka en Hora Svatého Šebestiána

Municipo kaj eksa minejurbo Hora Svatého Šebestiána (en traduko Monto de Sankta Sebastiano) troviĝas en distrikto Chomutov, regiono Ústí nad Labem, Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 347 loĝantoj (2024). Al Hora Svatého Šebestiána apartenas loka parto Nová Ves kaj du pereintaj domaroj: Jilmová kaj Pohraniční.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Marienberg, Blatno, Křimov, Výsluní kaj Kalek.

Preciza tempo de komenco de loĝigo de spaco de la hodiaŭa Hora Svatého Šebestiána ne estas konata, sed pri estiĝo de la municipo ekzistas kelke da mitoj kaj nepruvitaj informoj. Eble la plej verŝajna mito diras, ke ĉi tie en la jaro 1384 praga urbano kaj mineja entreprenisto Joachim Rothloew komencis kun permeso de imperiestro Karolo la 4-a serĉi ercojn. Liaj trovoj estis riĉaj, tial oni ĉi tie komencis eĉ mini kaj la venintaj ministoj fondis ĉi tie domaron. Laŭ la mito ĝi nomiĝis "Passberg" (la nomon ĝi ricevis laŭ markigo de pinta montpasejo, kie ĝi estiĝis) kaj estis establita en ĝi eĉ gardostacio por ŝirmi vojaĝantojn kaj komercistojn. La historia kerno de tiu ĉi mito estas vere vera, ĉar tra la teritorio de Hora Svatého Šebestiána ekde la tempoj de frua mezepoko kondukis grava komercvojo el Chomutov ĝis Saksio, kiu estis parto de signifa komerca nordosuda vejno el la norda Germanio tra Leipzig, Chomutov kaj Prago pli sude.

La plej malnova konservita rekta skribinformo pri Hora Svatého Šebestiána devenas do el la jaro 1558 resp. 1560. En urba libro de chomutova senjorejo ĝi estas indikita sub nomo "Sant Sebastiansberg".

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 235
18803 671
18903 779
19003 585
19103 437
19212 936
JaroLoĝantoj
19303 092
1950543
1961524
1970486
1980368
1991180
JaroLoĝantoj
2001219
2011266
2014292
2016276
2017264
2018298
JaroLoĝantoj
2019318
2020323
2021309
2022335
2023339
2024347

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kolono kun statuo de Bona paŝtisto
  • Urbodomo
  • Dia torturo

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]