Horche | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Salvador Ruiz (PSOE, 2923-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 934 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 3° 4′ U (mapo)40.566666666667-3.0630555555556Koordinatoj: 40° 34′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 895 m [+] | ||
Areo | 44,25 km² (4 425 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horche [+] | |||
Horche [ORĉe] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 2 934 loĝantoj sur areo de 44,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66,3 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas horchanos [orĈAnos] respektive horchanas [orĈAnas].
Horche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 895 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′00″N 3°03′47″Ok. Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Guadalajara, Yebes, Armuña de Tajuña, Romanones kaj Lupiana.
La setlejo kuŝas super valo de la rivero Ungría, alfluanto de la rivero Tajuña kaj havas belan rigardejon al oriento kaj al la montaro nome Sierra de Horche. Distas nur 12 km de la provinca ĉefurbo Gvadalaĥaro kaj ankaŭ nur iom pli ol 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Estas la plej proksima setlejo al la stacio de rapida trajno AVE Guadalajara-Yebes (je 5 km).
La plej alta punkto de la municipa teritorio situas en La Charola je 940 msm. Alia elstara punkto estas El Picuzo.
La toponimo de Horche povas deveni de la diminutivo latina Hortum, kiu signifas "fruktoĝardeneto".[1][2] Alia teorio rilatas Horche kun la latina ulice, kiu signifas "ulekso"n, derive al ulĉ kaj orĉ sub klara influo mozaraba.[3] Alia teorio subtenas la baskan devenon de la nomo (hortxe signifas "tie mem" en aktuala eŭska,[4] kaj laŭ la oficiala kronikisto de la provinco, signifus "la supra domo"), same kiel ĉe aliaj vilaĝoj de la zono kiel Chiloeches, Escariche aŭ Aranzueque.[5]
Oni trovis arkeologiajn restaĵojn en la lokoj El Castillo kaj La Galiana kiuj datans de la Bronzepoko. Laŭ la etimologio verŝajne antaŭromia de la toponimo Orche (uzita literumado ĝis la 19-a jarcento), la arkeologo Pere Bosch i Gimpera identigis ĝin kun la Illarcurris de la karpetanoj.
Laŭ la tradicio, la setlejo estis konkerita al la islamanoj fare de Alvar Fáñez de Minaya la antaŭfesto de Sankta Johano de la jaro 1085, antaŭ konkeri la najbara kaj enmuregigita Gvadalaĥaro. Tiam ekzistis malgranda fortikaĵo, nome la kastelo de Mayrena, en la loko kie nun estas kio iam estis ermitejo de Sankta Sebastiano. Inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj, Horche formis parton de la Komunumo de villa y tierra de Gvadalaĥaro, en kies teritorio alfoz ĝi estis inkludita en la Foruo de 1133. [6]
La konfliktoj kontraŭ Gvadalaĥaro oftis, ĝis la lokanoj sukcesis akiri sendependecon laŭ leĝo de 20a de decembro 1537, aĉetinte la privilegion de villazgo al la imperiestro Karlo la 5-a. La 300 tiamaj lokanoj pagis al la Krono la totalon de 1.875.000 maravedoj. Tio rajtigis ilin konstitui konsilantaron, jurisdikcion sur ĝia teritorio kaj starigi pilorion kaj pendumilon. Poste oni redektis regularon por la institucia funkciado de la nova villa kiel senjorlando de behetría, nome aŭtonoma.
En 1575, laŭ la enketo Relaciones topográficas de Felipe II, la villa havis 500 lokanojn (ĉirkaŭ 2.200 loĝantoj), ĉiuj el ili terkulturistoj. La ekonomio de la lokuloj baziĝis sur la agrikulturo (tritiko, vitoj, olivarboj kaj kanabo) kaj la brutobredado de ŝafoj.[7] Fine de la jarcento, la setlejo suferis la detruegajn efikojn de kelkaj epidemioj. Speciale mortiga estis tiu de pesto, deklarita en julio 1599, en kiu oni perdis la duono de ties 600 lokanoj. [8]
La vilaĝo ege suferis dum la Milito de hispana sukcedo. La unua okazaĵo okazis en 1706 kiam portugalaj trupoj devenaj de Alcalá de Henares postulis impostojn, grenon kaj furaĝis. Tuj poste la trupoj de la aspiranto nome la estonta ĉefduko Karolo, tranoktis en la vilaĝo. Pli gravaj estis la okazaĵoj de la 6a de decembro 1710. Britaj trupoj estritaj de la brita generalo James Stanhope venis. La malmultaj soldatoj de Filipo, kaj la viroj rekruteblaj kiel milicanoj, retiriĝis al la najbaraj arbaroj dum la virinoj enfermiĝis en la preĝejo kaj la konvento de Sankta Francisko. La anglaj soldatoj incendiis kaj detruis la preĝejon de Sankta Petro de Valverde kaj poste rabadis la domojn. Konsekvence okazis terura incendio kiu detruis cent domojn kaj la fabrikoj de tolaĵoj.[9] Fine de la tago aperis trupoj el Bracamonte, kio devigis la britojn retiriĝi norden, kie post du tagoj ili estis venkitaj en la Batalo de Brihuega.
Laŭ la Diccionario de Pascual Madoz, ĉirkaŭ 1845 estis loĝantaro de 1.884 personoj, kiuj loĝis en 420 domoj. La ekonomio estis bazita en la kultivo de tritiko, hordeo, sekalo, aveno, oleo, vino kaj legomoj kaj la brutobredado de ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj. La industrio estis limigita al la fabrikado de tolaĵoj, du farunproduktaj muelejoj, du oleproduktaj, unu hidraŭlika premilo kaj unu fulejo. Gravis ankaŭ la profito por forstado (roburoj kaj kverkoj), la ĉasado (perdrikoj, leporoj kaj kunikloj) kaj la fiŝkaptado en la rivero Ungría.[10]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 1 600 loĝantoj en 1950 al nur iom pli ol milo en 1991, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Horche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Horche kie oni falis al milo, sed poste, fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a, pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, la vilaĝo iĝis iel dormurbo kaj la loĝantaro plialtiĝis al la nunaj 2934 lokuloj en 2024.
En 1915 Horche havis du oleproduktajn muelejojn, unu fulejon (konservis parton de la teksa produktado) kaj jam disponis de elektra lumigo.[11] Ekde tiam, la setlejo transformiĝis, kaj kun la unuaranga sektoro, disvolviĝis industrio (mebloj, konstruado, bildaro, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj) kaj turismo.
Horche superis en 2021 la sumon de 2 700 loĝantoj, laŭ la Instituto Nacional de Estadística. En la lasta jardeko, Horche vidis intensan demografian kreskon, ligita al la kondiĉo de dormurbo de Gvadalaĥaro.
Evoluo de la loĝantaro de Horche (1857-2021)[12] | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2011 | 2021 |
1.881 | 1.898 | 1.929 | 1.857 | 1.791 | 1.850 | 1.943 | 1.786 | 1.696 | 1.714 | 1.621 | 1.442 | 1.296 | 1.179 | 1.092 | 1.523 | 2.484 | 2.702 |
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo, industrio.