La Horeki-epoko (japane: 宝暦 ) estas unu el la japanaj eraoj (年号, nengō, t.e. "nomo de la jaro"). Ĝi daŭris de 1751 ĝis 1764, sekvante la Kan'en-epokon kaj antaŭante la Meiwa-epokon. La regantaj geimperiestroj estis Momozono-tennō (桃園天皇) kaj Go-Sakuramachi-tennō (後桜町天皇).