Horní Třešňovec | |||
germane Ober Johnsdorf | |||
municipo | |||
Fajroestingista armilejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Horní Třešňovec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudeta ĵupo | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Třešňovský potok | ||
Situo | Horní Třešňovec | ||
- alteco | 415 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 47″ N 16° 36′ 02″ O / 49.94639 °N, 16.60056 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,79 km² (979 ha) Horní Třešňovec | ||
Loĝantaro | 628 (2024) | ||
Denseco | 64,15 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 563 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580333 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Horní Třešňovec | |||
Retpaĝo: www.hornitresnovec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Horní Třešňovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, senpere ligas al Dolní Třešňovec, kiu estas la norda municipa parto de urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 628 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Čermná, Horní Čermná, Lanškroun kaj Ostrov.
Koloniigo de la regiono Lanškroun okazis ĉefe en la tria kvarono de 13-a jarcento surbaze de komisioj de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Nomo de la vilaĝo Třešňovec, tiam nomata Jansdorf, rememoras koloniigiston, komisiitan de la reĝo per koloniigo de ĝi. La unua historia mencio pri Třešňovec estas el la jaro 1304, kiam reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al nova monaĥejo en Zbraslav. Kiam estis fondita episkopejo en Litomyšl, ŝanĝis kun ĝi, en la jaro 1358, la monaĥejo Zbraslav vilaĝojn en regionoj Lanškroun kaj Lanšperk, inkluzive de Třešňovec, kontraŭ bienegoj pli proksimaj al Prago kaj Třešňovec poste estis administrata de aŭgustenana monaĥejo en Lanškroun. Dum husanaj militoj episkopejo Litomyšl estis neniigita kaj ĝia havaĵo transiĝis al laika nobelaro. De la dua duono de 15-a jarcento ĝis fino de patrimonia reĝimo Třešňovec estis parto de la sinjorejo Lanškroun. Nur komence de la 16-a jarcento oni komencis en Třešňovec distingi supran kaj malsupran partojn - Horní kaj Dolní Třešňovec. Post batalo sur Blanka monto la sinjorejon akiris familiaro Lichtenštejn. En pasinteco estis Horní Třešňovec, (germane Ober Johnsdorf) lingve miksita. En tridekaj jaroj de 20-a jarcento estis kvociento de ĉeĥoj pli ol triono. Horní Třešňovec situis sur lingva dislimo, supra parto de ĝi kaj domaroj Sebranice kaj Matějkov estis pli ĉeĥa, la malsupra parto pli germana. Tamen en la jaro 1938 tuta vilaĝo falis en germanan sudetan ĵupon. Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis ellandigita kaj en la vilaĝon venis ĉeĥaj koloniistoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 048 |
1880 | 1 153 |
1890 | 1 125 |
1900 | 1 084 |
1910 | 1 063 |
1921 | 1 057 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 985 |
1950 | 485 |
1961 | 523 |
1970 | 497 |
1980 | 522 |
1991 | 567 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 609 |
2014 | 621 |
2016 | 627 |
2017 | 627 |
2018 | 626 |
2019 | 622 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 631 |
2021 | 611 |
2022 | 622 |
2023 | 627 |
2024 | 628 |
Malgranda novrenesanca preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria devenas el la jaroj 1869-1870.
Evangeliana preĝejo estas el la jaroj 1953-1954.
Sabloŝtona statuaro Kalvario troviĝas antaŭ la n-ro 213 en malsupra parto de la vilaĝo. Ĝi estas datita 1812.
Ĉe la ŝoseo al Lanškroun troviĝas gastejo n-ro 60 el la fino de 18-a jarcento, Ĝi estas teretaĝa kun fronto membrigita per lizenoj kaj kun duoncirkla portaleto en la akso.
Elstaraj objektoj de vilaĝa popola arĥitekturo estas bienoj n-ro 105 kaj 102 kun konservitaj grenejoj.
Trans Horní Třešňovec gvidas blua turisma pado kaj bicikla vojo n-ro 4223 al Mariánská Hora super Horní Čermná. Tie estas grava disvojo: la ruĝa pado gvidas al Jablonné nad Orlicí aŭ al Česká Třebová kaj la flava al burgo Lanšperk aŭ al Zábřeh.