Hortenkopf | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 606 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio Rejnlando-Palatinato (Germanujo) | ||
Montaro | Palatinata Arbaro | ||
Geografia situo | 49° 16′ N, 7° 50′ O (mapo)49.27047.8274Koordinatoj: 49° 16′ N, 7° 50′ O (mapo) | ||
| |||
La Hortenkopf estas 606 m alta monto en Rejnlando-Palatinato, meze de la Palatinata Arbaro inter Hofstätten kaj Leimen. La monto estas jam de fore rekonebla pro la televizi-kaj radio- dissendoturo sur la pinto.
La monto apartenas al Frankenweide, kiu estas centra masivo de la mezmontaro kaj trans ĝi iras la Palatinata ĉefa akvodislimo. La pinto de la Hortenkopf estas la dua plej sudaj de kvar pintoj, kiuj atingas altecon de pli ol 600 m. Sude troviĝas la Weißenberg (610 m) apud la komunumo Wilgartswiesen apapartenanta domareto Weiler Hermersbergerhof. Pli norde estas la montoj Mosisberg kaj Eschkopf (ambaŭ 609 m).
Ĉe la Hortenkopf la ĉefa akvosislimo turniĝas al sudoksidento direkte al la Burgo Gräfenstein. Ĉe la sudokcidenta flanko de la Hortenkopf fontas la norda fontrojo de la rivereto Wieslauter, kiu post, kiel Lauterenbuŝiĝas en la Rejno. Pli nordokcidente estas la fonto de alfluanto de la rivereto Merzalbe, kies akvo fluas trans Rodalb, Schwarzbach, Blies, Saar kaj Mozelo al la Rejno.
<references>