Hospitalo Al-Ŝifa | ||
---|---|---|
malsanulejo ![]() | ||
Komenco | 1946 vd | |
Geografia situo | 31° 31′ 27″ N, 34° 26′ 39″ O (mapo)31.52416666666734.444166666667Koordinatoj: 31° 31′ 27″ N, 34° 26′ 39″ O (mapo) | |
Lando(j) | Palestino • Israele okupataj teritorioj vd | |
Sidejo | Gaza-urbo![]() | |
Situo | Gaza-urbo | |
| ||
La hospitalo Al-Ŝifa (ankaŭ hospitalo Dar Al-Ŝifa; arabe مستشفى الشفاء, latinliterigite Mustašfā š-Šifāʾ) estas la plej granda medicina komplekso kaj la centra hospitalo en la Gazaa Sektoro kaj situas en la distrikto Rimal de Gaza-urbo.
La nomo Dar Al-Ŝifa tradukiĝas al "Kuracejo" aŭ "Domo de Resanigo". Origine kazerno de la brita armeo, la konstruaĵo estis konvertita en centron por la terapio de kvarantenaj kaj febraj malsanoj, do esence severaj infektaj malsanoj en 1946 fare de la registaro de la brita mandata teritorio de Palestino. Dum la Araba-Israela Milito en 1948, Al-Shifa estis unu el du hospitaloj en Gazao, la alia estante la al-Ahli-Arab-hospitalo.
Laŭ la Israelaj Defendaj Fortoj, la komandejo de la paramilitista, gerile batalanta islamisma palestina movado Hamaso estas loĝigita sub la konstruaĵo,[1] en la tunelsistemo en la Gazaa Sektoro.[2]
Vidregistraĵoj publikigitaj en novembro 2023 montras, ke la hospitalo estas tute troŝarĝita pro la Israel-hamasa milito de 2023.[3] Ĝi ankaŭ fariĝis rifuĝejo por miloj da delokitaj homoj.