Hotel Dusk: Room 215 | ||
---|---|---|
videoludo | ||
Poste | Last Window: The Secret of Cape West vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Hotel Dusk: Room 215 estas grafika aventura videoludo por la Nintendo DS. Originale nomita Wish Room, la ludo estis anoncita la 5-an de oktobro 2005 kaj unue montrita publike la 9-an de majo 2006 ĉe la videoluda evento E3. Ĝi unue estis publikigita en Nordameriko la 22-an de januaro 2007, sekvante en Japanio tri tagojn poste, kaj fine la 13-an de aprilo 2007 en Eŭropo. La ludo subtenas la akcesoraĵon Nintendo DS Rumble Pak.
Hotel Dusk estis evoluigita de la nun fermita kompanio Cing kaj reeldonita en 2008 kiel parto de la serio Touch! Generations por Nintendo DS. Ĝi ankaŭ havas daŭrigon titolitan Last Window: The Secret of Cape West, kiu estis publikigita en 2010. La ludo estas konsiderata unu el la plej bonaj ludoj de la Nintendo DS fare de tiuj, kiuj ludis ĝin, precipe laŭdata pro sia rakonto kaj muziko.