Hotelo Polonia | ||
---|---|---|
hotela konstruaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 13′ 45″ N, 21° 0′ 37″ O (mapo)52.2290833321.01027778Koordinatoj: 52° 13′ 45″ N, 21° 0′ 37″ O (mapo) | |
Hotelo Polonia | ||
Vikimedia Komunejo: Hotel Polonia [+] | ||
La Hotelo Polonia (ankaŭ: Hotel Polonia Palace) en Varsovio estas 5-stela hotelo [1] kun historia graveco. Speciale en 1945 ĝi havis gravan rolon kiel sidejo de diplomataj reprezentejoj en la detruita Varsovio. Ekde 1965-07-01 ĝi estas protektita monumento (Nr. 762-A). Komence de la nuna jarcento ĝi estis tute renovigita.
la hotelo kun adreso Aleje Jerozolimskie 45 situas en la urbocentro proksime de la vojkruco kun Ulica Marszalkowska. Diagonale kontraŭe situas la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco kaj en ĉ. 400 m distanco la Centra Stacio.