Hovorany (germane Howoran) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 11 km sudokcidente de Kyjov. Vivas ĉi tie 2 168 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svatobořice-Mistřín, Nenkovice, Šardice, Karlín, Násedlovice, Čejč, Dubňany, Mutěnice kaj Terezín.
Sur loko de la hodiaŭa Hovorany estadis vilaĝo, pri kiu ne estas skribaj mencioj kaj fine de la 16-a jarcento ĝi estis jam tute dezerta. Ĝi apartenis al senjorujo Hodonín. En la jaro 1593 venis al posedanto de la senjorujo Johano la 4-a el Lipá kroatoj, kun kiu ili interkonsentis pri reloĝigo de la vilaĝo, nomata ankaŭ Hovorov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 601 |
---|
1880 | 1 709 |
---|
1890 | 1 715 |
---|
1900 | 1 961 |
---|
1910 | 2 160 |
---|
1921 | 2 320 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 361 |
---|
1950 | 2 295 |
---|
1961 | 2 482 |
---|
1970 | 2 459 |
---|
1980 | 2 443 |
---|
1991 | 2 268 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 221 |
---|
2011 | 2 137 |
---|
2014 | 2 151 |
---|
2016 | 2 146 |
---|
2017 | 2 146 |
---|
2018 | 2 155 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 2 164 |
---|
2020 | 2 185 |
---|
2021 | 2 124 |
---|
2022 | 2 167 |
---|
2023 | 2 179 |
---|
2024 | 2 168 |
---|
- Preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaroj 1721–1725
- Kapelo de sankta Roĥo el la jaro 1834
- Ligna ĉizita kruco el la jaro 1896
- Templo de Savinto
- Monumento de rezistmovada grupo Moravská Rovnost en arbareto oriente de la municipo
- Naturrezervejo Hovoranské louky