Hoyos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Maresme | ||
Poŝtkodo | 10850 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Marcelo Hernández Lozano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 979 (2007) | ||
Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 10′ N, 6° 43′ U (mapo)40.169166666667-6.7213888888889Koordinatoj: 40° 10′ N, 6° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 400 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hoyos [+] | |||
Hoyos [Ojos] (Truoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas soyanos. La censita populacio en 2007 estis de 979 loĝantoj.
Hoyos estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, je altitudo de 400 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 15 km². Ĝi limas norde kun Trevejo kaj Acebo, sude kun Moraleja kaj Cilleros, oriente kun Perales del Puerto kaj okcidente kun Cilleros.
Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe turismo ĉefe printempe, somere kaj aŭtune. Hoyos estas centro de komarketo kie sidas organismoj por la disvolvigo kaj socia kaj ekonomia de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La tri ĉefaj produktoj de la zono estas ŝinko, olivoj kaj olivoleo.
La Preĝejo Ntra. Sra. del Buen Varón (15a kaj 16a jarcentoj), sed de romia deveno, kiu konservas pordon de antaŭa konstruaĵo. Elstaras gotikaj pordoj kaj retablo baroka. Ie en la preĝejo oni entombigis la restaĵojn de la episkopo de Coria Juan Álvarez de Castro, mortigita en tiu vilaĝo de la francoj la 29an de aŭgusto de 1809, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Estas ankaŭ monaĥejo de franciskanoj nuntempe en ruinoj.
Ĉirkaŭe oni povas ĝui de belaj naturaj lokoj, kiel natura naĝejo.