Hradec nad Svitavou | |||
germane Greifendorf | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hradec nad Svitavou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Svitava | ||
Situo | Hradec nad Svitavou | ||
- alteco | 420 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 41″ N 16° 29′ 05″ O / 49.71139 °N, 16.48472 °O (mapo) | ||
Katastro | 24,69 km² (2 469 ha) Hradec nad Svitavou | ||
Loĝantaro | 1 687 (2024) | ||
Denseco | 68,33 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1270 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572691 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hradec nad Svitavou | |||
Retpaĝo: [1] | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Hradec nad Svitavou (germane Greifendorf) estas ĉirkaŭ 7 km longa municipo, kiu situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 5 km sude de urbo Svitavy, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Svitavy kaj Brno. Tra la vilaĝo kondukas ankaŭ paralela fervoja linio el Česká Třebová al Brno. Vivas ĉi tie 1 687 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kamenná Horka, Svitavy, Sklené, Banín, Březová nad Svitavou, Vendolí kaj Radiměř.
Arĥeologiaj trovaĵoj atestas, ke verŝajne la unua prisetlo de la vilaĝa teritorio estis jam en neolitiko. En skriba dokumento estas la vilaĝo, respektive ĉi tiea paroĥestrejo kaj preĝejo, unue rememorataj en la jaro 1270, kiel episkopa havaĵo. La nomo Griffendorf unue aperis en la jaro 1318. Sed la suda parto de la vilaĝo estis nomata Gratzl kaj kun pluaj nomoj Burghügel kaj Turmhügel ebligas supozon, ke ĉi tie troviĝis iu fortikaĵeto, malgraŭ ĝia ekzisto ne estis arĥeologie atestita. El ĝi povis esti gardata ĉi tiea parto de vojo trstenická el Bohemio al Moravio. Nomo de la vilaĝo de la jaro 1270 sufiĉe ofte ŝanĝiĝis: Greifendorph, Griffendorf, Grayffendorff, Greiffendorff, Grandorf, Greifendorf kaj en la ĉeĥa ĝis la jaro 1949 Grándorf kaj poste Hradec nad Svitavou. Ĝis la jaro 1945 ĝi estis germana vilaĝo kun ĉeĥa minoritato, poste ĝi estas nur la ĉeĥa.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 466 |
1880 | 2 539 |
1890 | 2 666 |
1900 | 2 793 |
1910 | 2 805 |
1921 | 2 549 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 799 |
1950 | 1 826 |
1961 | 1 979 |
1970 | 1 804 |
1980 | 1 745 |
1991 | 1 622 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 641 |
2014 | 1 670 |
2016 | 1 700 |
2017 | 1 714 |
2018 | 1 693 |
2019 | 1 697 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 706 |
2021 | 1 611 |
2022 | 1 669 |
2023 | 1 671 |
2024 | 1 687 |
La plej signifa memorindaĵo en la vilaĝo estas origine gotika preĝejo de Sankta Katarino sur tombejo ĉirkaŭigita per baroka muro kun enira pordego kun mansarda tegmento. La origina preĝejo estis rekonstruita baroke post incendio en la jaroj 1673 kaj 1710. Antaŭ la pordego troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1796 kaj statuo de Sankta Maria Dolorplena el la jaro 1835.
La preĝejo estas ununava oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj oblonga sakristio, kun oratorio en la dua etaĝo ĉe la norda flanko de presbiterejo kaj oblonga kapelo apud norda flanko de la navo. Antaŭ la suda flanko de la navo estas oblonga kamero kaj kvadrata antaŭĉambro kun gotika portalo kaj ortangula enirejo kadrita per pintarkaĵoj. La pordego estas baroka, forĝita en la jaro 1643. Ĉe suda vando de la presbiterejo estas ligna ŝtuparo kun skulptita bariero. Antaŭ la okcidenta frontalo situas prisma turo kun piramida tegmento. Ekstere estas la preĝejaj vandoj membrigitaj per lizenaj kadroj, interne per toskanaj pilastroj portantaj masivan kornicon, super kiu estas duoncirklaj fenestroj. La preĝejo kaj kapelo estas volbitaj barele kun segmentoj, sakristio, suda antaŭĉambro kaj subturejo kruce. Ligna ĥorejo sur tri arkadoj estas subvolbita ankaŭ kruce. La aranĝaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. Sur flanka altaro estas bildo de Anĝelo Gardanto, eble el la komenco de la 19-a jarcento. En la norda kapelo de Dolorplena Sankta Maria troviĝas portala altaro el la jaro 1710, la centra bildo de Krucumado estas origina, flankaj statuoj en niĉoj estas Sankta Maria Dolorplena kaj Ecce Homo. En suda antaŭĉambro estas bildo de Sankta Katarina de J. Umlauf.
En suda parto de la vilaĝo apud ŝoseo troviĝas ŝtona kolono de Sankta Triunuo el la jaro 1725, valora verko kun riĉe skulptita soklo.